Novaĵleteroj

Novaĵletero / Nyhedsbrev #1 RF’24 

Dansk nedenfor

Karaj!

Roskilde Festivalo 2023 antaŭ longe pasis kaj ni jam laboras por rerenkontiĝi en 2024. Ni havas multajn novaĵojn post la pasinta kaj antaŭ la sekva Roskilde, do sekvu sube! 👇

RF’23 iĝis historio. Grandan dankon pro komuna laborego kaj amuziĝo ĉi-jare! Ni konsideras ĝin tre sukcesa kaj plena je neforgeseblaj spertoj, kaj nia teamo konsistis el rekorde granda nombro de  56 mojosuloj! Revenu kun ni al tiuj amuzegaj tagoj per nia komuna fotoalbumo de RF 2023.  🧡

Ni daŭrigas nian subtenon al Ukrainio. Jam sekvan jaron ni donacis ŝparitan monon de nia buĝeto por helpi al Ukrainaj Esperantistoj en bezono, suferantaj pro Rusia invado. Ĉi-jare ni kolektis kaj transdonis 2700 eŭrojn. La mono estas uzata por plenumi bazajn materialajn bezonojn (kiel ekz. ripari rompitajn fenestrojn, aĉeti medikamentojn ktp.). Ni ankaŭ subtenis per 300 eŭroj nian rusan amikinon, kiu malsubtenis la rusan invadon, devis migri kaj bezonis helpon por realigi ŝian edukan agadon.  Ĉio-ĉi ne sukcesus sen via partopreno, do denove dankon al ĉi-jaraj teamanoj! 🇺🇦

Pri nia agado aperis artikolo en Libera Folio, kiun ni rekomendas legi!

RF 2024 atendas nin – la aliĝilo jam malfermita! Klaku ĉi tie por aliĝi, vizitu ankaŭ nian refreŝigitan retpaĝon por trovi pliajn informojn. Memorige – jen kial indas aliĝi frue kaj ne prokrasti tion:

  • aliĝante ĝis 31.03.2023 vi ricevos senpagan, mojosan t-ĉemizon de Roskilde-Esperanto Teamo!
  • ju pli frue vi aliĝas, des pli frue vi povas elekti viajn deĵorojn kaj certigi, ke vi liberos dum koncertoj de viaj plej ŝatataj artistoj 🎶
  • Frua aliĝo faciligas ankaŭ organizadon de karavanoj – se vi ŝatus veni kun aliaj teamanoj, amuze kaj malmultekoste, menciu tion en kampo ‘rimarkoj’ de la aliĝilo kaj ni klopodos organizi karavanon! 🚌 Laŭplane denove veturos buskaravano de Pollando tra Germanio. Aliaj direktoj estas konsiderotaj laŭ via intereso, precipe se vi volus veni grupe kun amikoj.
  • la organiza teamo laboras tutan jaron por krei bonegan sperton, do ju pli fure vi aliĝos, des pli bone ni povos plani kaj pretigi ĉion por RF 2024. Ni antaŭdankas pro via kompreno! 🙂

Ni ankaŭ petas vin marki vian partoprenon ĉe EventaServo – ne forgesu inviti ankaŭ viajn amikojn! 😉 

Jen programeroj por 2024, kiujn vi certe ŝatos:

Permakulturo – la alternativa agrikulturado. Vizito al la bieno de Michael kaj Victoria (nova programero!)

Ekskurso al Kopenhago kaj vizito al Kristianio

Spektado de la Nuda Kurado en Dream City

Ni invtias vin proponi proprajn programerojn por fari nian aranĝon eĉ pli etosoplena!

Venu aŭskulti kaj babili pri Roskilde! dum Virtuala Kongreso de Esperanto okazos prelego pri Roskilde festivalo. Ĝi estos okazo por aŭskulti pri RF ĝenerale kaj pri nia Esperanto-teamo specife, pri la pasintjara aranĝo kaj planoj por 2024. Ĉiuj bonvenas aliĝi kaj aktive partopreni – rakonti pri viaj spertoj aŭ veni kaj demandi/babili kun ni! Virtuala Kongreso de Esperanto okazos ekde la 23-a ĝis 26-a de novembro 2023 per reta platformo https://vk.esperanto.net/2023/  (detala dato de la prelego aperos baldaŭ). Partopreno estas senpaga por membroj de UEA/TEJO. 

Ni jam konas unuajn artistojn de RF2024! Ili estas interalie: Kali UchisPJ HarveyRomyTainy kaj Blondshell. Restu kun ni en kontakto per nia telegramgrupo, kie ni diskutas ankaŭ pri festivalaj novaĵoj. 🙂

Reklamkampanjo – dissemu la Roskilde-etoson en via loko! Ankaŭ vi povas fariĝi ambasadoro de nia grupo. Por tio ni pretigis mallongan prezentaĵon, kiun vi rajtas libere uzi por reklami la aranĝon inter Esperantistoj kaj aliaj interesitoj.

Kore via,

Roskilde Esperanto-Teamo

🇩🇰🇩🇰🇩🇰

Hej!

Roskilde Festival 2023 var historisk! En kæmpe tak for alt det hårde arbejde og hygge sammen! Vi synes det var meget vellykket og fyldt med uforglemmelige oplevelser, og vores team bestod af et rekordstort antal på 56 seje mennesker! Kom i sommerhumør igen med vores fælles fotoalbum af RF 2023🧡

Vi arbejder allerede på at vi kan mødes igen i 2024 – og har en masse nyheder, så følg med herunder! 👇

Vi fortsætter vores støtte til Ukraine. Vi har samlet ind og spinket og sparet på vores budget for at hjælpe mennesker i nød på grund af den russiske invasion. I år blev det til 2700 euro, der bruges til at dække basale materielle behov (såsom at reparere knuste ruder, købe medicin osv.). Vi har også hjulpen en russer, som ikke støtter invasionen og derfor havde brug for hjælp til at komme ud af landet, med 300 euro til billetten. Intet af dette ville være muligt uden din deltagelse, så endnu en gang tak til dette års deltagere! 🇺🇦

Der er lige kommet en artikel i Libera Folio, som vi anbefaler at læse! (her er dansk oversættelse)

RF 2024 venter på dig – tilmeldingsformularen er allerede åben! Klik her for at deltage, besøg også vores opdaterede webside for mere info 

Derfor er det er værd at melde sig tidligt til:

  • jo før du tilmelder dig, jo længere foran i køen kommer du, når der skal vælges vagter. Når koncertprogrammet offentliggøres lader vi dig være førstevælger, så du kan være sikker på, at du har fri under koncerter med dine yndlingskunstnere 🎶
  • når du tilmelder dig indtil 31.03.2023 modtager du en gratis, sej Roskilde Esperanto Team t-shirt! 
  • arrangørteamet arbejder hele året på at skabe en god oplevelse, så jo hurtigere du er med, jo bedre kan vi planlægge og gøre alt klar til RF 2024. Vi takker på forhånd for din forståelse! 🙂

Vi kender allerede de første kunstnere af RF2024! De er blandt andet: Kali UchisPJ HarveyGilli, RomyTainy, Blondshell og Kind mod Kind. Hold kontakten i vores telegramgruppe, hvor vi også diskuterer festivalnyheder.🙂

Spred Roskilde-stemningen! Bliv ambassadør og tag dine venner med i 2024. Vi sætter telte op til jer alle i frivilligcamping, så I har jeres egen luksus teltlejr i rolige omgivelser – og vi sørger for, at I så vidt muligt får vagter sammen.

Vi elsker esperanto og benytter det som arbejdssprog, men du og dine venner, der ikke taler esperanto, er  alligevel meget velkomne til at melde jer som frivillige. Al vigtig information bliver oversat til jer, og vi afholder lynkurser på stedet hvis I sku få lyst til at lære det.

Med orange hilsner,

Esperantoholdet

Novaĵletero #3 RF 2023

Karaj!

Restis kvar semajnoj ĝis Roskilde! Baldaŭ ni rekontiĝos kaj denove estos mojose!

(if you can’t understand Esperanto yet, Google translate will surely help you out – it has learned a lot lately and has become almost flawless! 😉

Gravaj informoj

  1. Formalaĵoj

Kontrolu, ĉu vi faris ĉiujn paŝojn el la listo. Memoru, ke:
– post la aliĝo per Google forms necesas ankaŭ registriĝi en People
– vi devas mem mendi lokon en la volontula tendaro, kie ni loĝas (ni rekomendas!), en People.

Se aperos teknikaj defioj, kontaktu nin rekte per retmesaĝo aŭ ĉe Telegramo, ni kutime respondas rapide. 😊

Informa Pako EO

  1. Deĵoroj: Ŝanĝu unu el viaj deĵoroj al 16-24 aŭ 20-04.

Ni bezonas vian helpon! Tre mankas homoj kiuj deĵoras dum la vesperoj ĵaŭde, vendrede kaj sabate!

Pro tio ni petas ke ĉiuj prenu almenaŭ 1 vesperan deĵoron (16-24 aŭ 20-04 dum ĵaŭdo, vendredo aŭ sabato), … kaj ni estos tre dankemaj al tiuj kiuj prenos 2 vesperajn deĵorojn aŭ eĉ pli ❤️❤️

Vi povas denove (re)elekti ĉe roskilde.heap360.com (skribu se vi havas problemojn aŭ dubojn, por ke ni solvu kune).

  1. Karavano

Ni havas jam 7 personojn volontajn por 9-persona buseto de Pollando tra Germanio al Danio. Tio signifas, ke restis ankoraŭ 2 liberaj lokoj! Kun demandoj skribu rekte al la organizanto, wojciech.oreszczuk@gmail.com.  

Nia decido: Ĉiu partoprenanto pagos nur 70 € (po 35 € por direkto). La reston pagos ni!

Planata itinero por nun:

Varsovio-Poznano-Berlino-Lübeck-Roskilde

  1. T-ĉemizoj

En Telegram-enketilo demokratie venkis la projekto kun la fadena vizaĝo en sceneja ĉapelo. 

Se vi aliĝis ĝis la 30-a de Aprilo (laŭ Google forms), vi ricevos t-ĉemizon senpage. Se ne, daŭre estos ŝanco aĉeti ĝin surloke kontraŭ ĉ. 12 EUR, ĉar ni mendis pli. 😊

  1. Subteno por Ukrainio

Pasintjare ni kolektis kaj subtenis finance ukrainajn esperantistojn trafitajn de milito, per entute 1248 EUR! La mono estis uzata nur por urĝaj personaj, nemilitaj celoj – ekzemple riparado de damaĝitaj fenestroj. 

Ĉi-jare ni denove sendos nian profiton al la viktimoj de la Putina agreso… sed ni decidis subteni ankaŭ rusajn kontraŭmilitajn esperantistojn, kiuj troviĝas en malfacila situacio pro la konflikto. Kontaktu nin se vi scias pri iuj!

Ni invitas vin kontribui per pago al nia paypal konto roskildefestivalo@gmail.com kun subskribo ”subteno por Ukrainio”. Ni transdonos la monon al la bezonantoj post la festivalo.

  1. Preparado

Se vi ankoraŭ ne vere konas Esperanton, la lastaj 4 semajnoj estas bona ŝanco por konatiĝi kun la bazo de la lingvo. Vi havos jam baldaŭ unikan ŝancon ekzerci ĝin kun ni ĉiuj! La plej grandaj, rekomendindaj, senpagaj retaj lerniloj estas la kursoj ĉe:

Duolingo.com (de la angla)

Lernu.net (de ĉ. 40 lingvoj, inkl. la danan, polan, ĉeĥan)

  1. Biletoj kaj informoj kion fari surloke en Roskilde

Jen instrukcio pri alveno.

  1. Virtuala antaŭRoskilda Festivalo!

Ĉu vi havas aliajn demandojn – aŭ volas simple vidi, aŭ revidi? 

Tiukaze vi venu al nia komuna antaŭroskilda virtuala kunveno! Ĝi okazos la 12-an de Junio ĉe Google Meet: meet.google.com/xmq-qcjt-ygj.

Ni parolos en Esperanto inter la 20a kaj 21a horo. Ĉiuj bonvenas, ankaŭ se vi ne certas ĉu vi povas veni ĉi-jare 🙂 

Se vi ne parolas Esperanton, vi venu post la 21a horo kun viaj demandoj.

Kore via
Roskilde Esperanto-Teamo

Novaĵletero #2 RF 2023

Karaj!

Venis majo, multaj feriumas pro Tago de la Laboristaro, dume en Roskilde brilas suno, ĉio verdiĝas kaj disfloras floroj. 🌞

Ankaŭ nia preparado al Roskilde Festivalo 2023 iras en bona direkto! Legu kaj sekvu la gravajn informojn, por ke ni povu jam post malpli ol 2 monatoj kune ĝui la feston. 😊

Gravaj informoj:

  1. Elektu la deĵorojn

La koncerta horaro estas jam publika – kaj ankaŭ nia deĵorplano estas preta! Jen instrukcio por elekto de deĵoroj paŝo post paŝo.  Ĉar vi estas unu de la fruaj aliĝintoj, vi havas multe da elektebloj. Ne hezitu elekti viajn prioritatajn deĵorojn ĝis la aliaj okupos ilin! Kompreneble, eblos poste negocii interŝanĝon, se ĉiuj konsentos je ĝi.

  1. Mendu lokon en la volontula tendaro (se vi volas):
  1. Vi ne bezonas pagi deponmonon

Ni decidis ĉi-jare tamen rezigni pri ĝi por faciligi la aliĝadon. Tiuj, kiuj jam pagis (dankon, ni scias, ke ni povas kalkuli je vi!), rehavos la monon en la venontaj tagoj.

  1. Kontrolu aktualajn informoj

Jen aktualigita Informa pako 2023 kun ĉiuj necesaj informoj, ligiloj, ktp. Por certeco, trarigardu, ĉu vi trairis ĉiujn necesajn paŝojn.

  1. Pripensu alvenon kun karavano: 

Ni planas buskaravanon al Roskilde de orienta Pollando tra Germanio (legu pri tio en Novaĵletero #1). 

Aperis ankaŭ ideo komune reveturi post la festivalo de Roskilde al Nederlando. Se troviĝos pliaj interesitoj por tiu direkto, ni pripensos, kiel ni povus subteni tiun veturon.

Se vi interesiĝas pri iu ajn el tiuj direktoj, skribu de kie vi ŝatus iri karavane en la kampo ‘Rimarkoj’ de la aliĝilo aŭ kontaktu Wojtek de la organiza teamo (ĉu en nia Telegram-babilejo, ĉu retpoŝte ĉe wojciech.oreszczuk@gmail.com)

Ĝis baldaŭ!

Rokume,

Via Roskilde Esperanto-Teamo

Novaĵletero #1 RF 2023

NUR 10 SEMAJNOJ ĜIS NIA (RE)VIDO!

ĉu vi ekscitiĝas?

La organiza teamo de Roskilde-Esperanto volontularo jam kalkulas restantajn tagojn kaj senlace laboras por prepari ĉion por kuna amuziĝo. Senprokraste – ni prezentas al vi novaĵojn:

  • plej grave – la aliĝformularo estas daŭre malfermita kaj atendas vin plenumi ĝin! por ekscii pri detaloj de aliĝo kaj partopreno (resume: ili restas principe samaj kiel dum pasintaj jaroj ;), kontrolu en la
    INFORMA PAKO  (aktualigota) kun ĉiuj informoj 
  • ni desegnas novajn t-ĉemizojn por Roskilde-Esperanto teamo!
    Aliĝu antaŭ la FINO de aprilo kaj ricevu senpagan mojosan t-ĉemizon! Por aliaj ĝi estos aĉetebla malmultekoste dum la festivalo. Projekton de ĝi rigardu sube (detaloj kaj la koloro povas ankoraŭ ŝanĝiĝi 😉
  • kio atendos vin dum ĉi-jaraj festivalaj scenejoj? multaj steluloj jam estas anoncitaj (interalie Lil Nas X, Blur, Rosalía, Queens of the Stone Age). Plenan liston de ĝisnune anoncitaj artistoj kaj aliaj aktivaĵoj trovu ĉe oficiala retpaĝo de Roskilde festivalo
  • Ni vojaĝu kune! Ĉi jare ni planas organizi karavano(j)n por atingi la festivalejon kune, agrable kaj malmultekoste. Disponeblos 9-seĝaj busetoj, kiuj povos transporti nin el Pollando, tra Germanio kaj Danio surloken – detala itinero kaj kosto tre dependas de kvanto kaj loĝlokoj de karavanemuloj, ankaŭ de vi! Se vi interesiĝas pri tia tansportopcio, skribu de kie vi ŝatus iri karavane en la kampo ‘Rimarkoj’ de la aliĝilo aŭ kontaktu Wojtek de la organiza teamo(ĉu en nia Telegram-babilejo, ĉu retpoŝte roskildefestivalo@gmail.com).
  • se vi ankoraŭ ne faris tion, nepre aliĝu al nia babilejo ĉe Telegram – tie vi povas libere babili kun aliaj teamanoj, starigi demandojn kaj kontakti la organizantojn antaŭ, dum kaj post la festivalo.
  • Memoroj de Roskilde 2022 – se vi volas rememoriĝi pasintjaran festivalon, vi povas rigardi brilan filmeton de GabinEO, aŭdi raporton de Gosia en podkasto Varsovia Vento kaj spekti fotojn kolektitajn en albumo de Wojtek. Se vi ŝatus rakonti al geamikoj pri Roskildefestivalo kaj instigi ilin veni kun vi, montru al ili tiun ĉi prezenton!
  • kadre de niaj modesta financa buĝeto, ni tamen fiere sukcesas subteni iniciatojn kaj komunumojn en bezono: ni donacis parton de ŝparita mono al ukrainaj Esperantistoj kaj pruntedonis monon por organizado de Junulara Esperanto-Semajno.

Ĝis baldaŭa revido!

Organizantoj de Roskilde-Esperanto teamo

INFORMA PAKO (EO)

Roskilde 2022 kun Esperanto-teamo

Se vi estas unu el la:

FRUAJ ALIĜINTOJ (DE ANTAŬ JUNIO)

  • certiĝu, ke vi trairis ĉiujn paŝojn el la suba listo. Se ĉio klaras kaj ni jam respondis al viaj demandoj, gratulon! Vi ne devas fari ion ajn novan, simple antendu sekvajn novaĵojn. 😉 Se viaj planoj ankoraŭ iel ajn ŝanĝiĝus, ne hezitu kontakti nin.

ALIĜINTOJ DE JUNIO

  • sekvu la paŝojn de la listo por sukcese aliĝi al la teamo

Listo de farendaĵoj

  1. Plani viajn alvenon kaj forveturon (helpilon pri gravaj datoj vi trovos sube),
  2. Pagi la deponmonon (ĝiru prefere per Paypal al roskildefestivalo@gmail.com),
  3. Ensaluti / krei konton en la datumbazo por volontuloj (People-vol.),
  4. En tiu profilo mendi tranoktadon en la volontula tendaro (se vi volas) per alklako de „order volunteer camping”
    (ĝi estas senpaga, krom la kazo ke vi ne venos (kaj antaŭe ne malmendos ĝin),
  5. Kontroli la koncertan planon,
  6. Elekti deĵorojn (uzu jenan helpilon),
  7. Kontroli la provizoran programon
    (ĉiuj rajtas libere aldoni siajn rimarkojn en la kolumno „O” (alvenhoro, koncertaj deziroj, ktp.).
  8. Inviti viajn amikojn al Roskilde,
  9. Resti mojosa! 😀

Gravaj datoj

21.06 – ekde tiu tago eblas veni por helpi pri starigado de la tendaro kaj bazejo – helpo bonvena 🙂

25.06 – la festivalo oficiale komenciĝas kaj malfermiĝas por la publiko; iomete da preparlaboro

26-28.06 – „malgrandaj” koncertoj kaj aktivaĵoj

28.06 – instruado pri kiel deĵori – DEVIGA PARTOPRENO*

29.06-02.07 – tagoj grandaj koncertoj = niaj labortagoj – DEVIGA PARTOPRENO*

3.07-05.07 – pakado de la tendaro kaj bazejo – helpo bonvena 🙂

* se vi, pro ia ajn kialo, ne povas plene partopreni en tiuj tagoj, sciigu nin, kaj ni diksutos pri solvo

La etan esperanto-kurson ni faros ĉiutage (laŭ intereso) ekde la 25-a de junio ĉirkaŭ la 10-12 horoj. Pli da detaloj sekvos en la provizora programo.

Biletoj por volontuloj, brakbendoj

Informoj venos baldaŭ!

#2 Novaĵletero RF 2022

Karaj,

Sekve de nia decido subteni ukrainiajn esperantistojn, ni jam kontaktiĝis rekte kun ili kaj sendis ĉi-semajne la unuajn 1 000 EUR de apogo, ĉar ni kalkulas je minimume 20 esperantistoj ĉe Roskilde!  Sed la kolektado ne estas finita. ☺ Kelkaj el vi demandis, kiel ankoraŭ oni povas kontribui al nia iniciato. Krom venigi pli da viaj esperanto-amikoj al Roskilde kaj diskonigi la informon 😉 vi povas ankaŭ ĝiri al ni kroman monon per Paypal, kiun ni poste rekte transdonos, aŭ apogi la monkolekton de UEA kaj TEJO kiu kunlaboras kun la sama grupo de esperantistoj de UkrEA.

Laŭ ĉiuj signoj, ĉi-jara 50a jubilea Roskilde estos granda, gaja, freneza festivalo de muziko kaj amikeco – kaj bonegaj koncertoj ☺.  Krome, nia tasko ĉi jare estos eĉ pli facila – ŝajnas ke ni devos ĉefe bonvenigi kaj nur bezonas vidi ke estas brakbendo, sed ne bezonos kontroli homojn tre zorge. Nia bazejo estos la sama bonega loko, tre proksime al la volontula tendaro.

Por kompletigi vian partoprenon, legu pri kio ankoraŭ estas farenda.

Gravaj organizaj informoj:

  1. deponmono de 30 € – se vi ankoraŭ ne sendis ĝin al ni, faru tion nun por validigi vian partoprenon (ĝiru prefere per Paypal al roskildefestivalo@gmail.com),
  2. profilo ĉe People-vol. – kreu profilon en la oficiala festivala bazo aŭ ensalutu en ĝi, se vi jam havas.
  3. mendu la tranoktadon en la volontula tendaro (se vi volas):

ensalutu en via profilo ĉe Peole-vol., klaku „Åbn din profil” kaj dekstre sube klaku la butonon ”Bestil/Order Volunteer Camping”, 

La volontula tendaro estas senpaga, krom la kazo ke vi ne venos (kaj antaŭe ne malmendos ĝin).

Se vi havas ajnan demandon, ne hezitu skribi al ni! Ni plej ofte respondas tuj dum la sama tago. ☺

Kore via
Roskilde Esperanto-teamo

Festu en Roskilde, kaj subtenu Ukrainion!

La esperanta grupo de Roskilde Festivalo promesas donaci minimume 50 EUR al ukrainiaj esperantistoj por ĉiu esperantisto, kiu partoprenos en la festivalo deĵorante kun ni!

Karaj!

Aliĝante nian grupon al la volontula laboro ĉi-jare, ni estis plenaj je optimismo, ĉar ni kune bonorde transsaltis la grandan virusan obstaklon. Kiam ni pretigis lokon por vi ĉiuj, ni havis antaŭ niaj okuloj denove gajan feston, plenan je muziko kaj rido.

Sed jen komenciĝis la invado de Rusio al Ukrainio. Ĝi ĵetis ombron al ĉia homa feliĉo, plenigis la kapojn per tristaj pensoj. Tial eĉ se ni venos al Roskilde por festi, regajni la longe sopiratan senton de proksimeco kun aliuloj, ni ne povos ne pensi samtempe pri niaj amikoj de Ukrainio, kiuj suferos pro profundaj perdoj en sia lando, sendepende de la rezulto de la milito.

Pro tio ni unuanime faris nian decidon subteni ukrainajn esperantistojn. Post la festivalo ni esploros, helpe de ukrainaj movadanoj, ĉe kiu estos plej grandaj bezonoj.

La kontribuo dependas do ankaŭ de vi. La teamo ne estos sama sen vi.

Do ek! Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ni bonokore invitas vin fari tion ĉi-tie:

Kaj jen la plena listo de koncertoj kun taga harmonogramo:

https://www.roskilde-festival.dk/en/line-up/

Restu sekura

via Roskilde Esperanto-teamo

#1 Novaĵletero/Nyhedsbrev RF 2020

Dansk nedenfor

 

Heeej, Roskilde-amiko!

Unue – ni kore bondeziras al vi, kaj esperas ke la nova jaro 2020 estu plena je sano, ĝojo kaj memorindaj momentoj!

Ĉu vi scias, kial tiu ĉi jaro estas unika por Roskilde? Ne, ne pro tio, ke la Esperanto-teamo kontribuos al la festo – tio estas certa kiel duoble du kvar. La granda afero estas, ke ni staras antaŭ la jubilea Roskilde Festivalo numero 50

Se vi ne volas maltrafi la egan “feston de la festo”, tuj klaku sube!

Aliĝilo: https://forms.gle/cAeU7wJ3QAZQFURZA 

Datoj: 30.06–5.07.2020 Notu tiun daton en via kalendaro. Oni povas alveni pli frue kaj foriri pli poste, se oni volas.

Konsultu nian retpaĝon aŭ respondu la mesaĝon au aliĝu al nia grupo en Telegram se vi dubas pri io. 

Ĉi-jare venos Taylor Swift, Tyler The Creator kaj multaj aliaj (multaj steluloj estos anoncotaj poste).

Nia labortasko ĉi-jare estas la kutima: Kontrolo de brakbendoj ĉe pordego 19.

Se malantaŭ via fenestro estas nur vintro, revenu al fotoalbumo de Roskilde Festivalo 2019 – ĝi alportos iom da somera varmo! Vidu denove, kiel ni kune koncertumis, manĝis vegane, babilis, ludis, naĝis, promenis, tendumis…:)

Ni antaŭĝojas aŭdi de vi kaj plej bone vidi vin en Roskilde!

 

Kore via
Roskilde Esperanto-Teamo
http://roskildefestivalo.dk/

PS: Se vi ne plu volas ricevi mesaĵojn de ni, bv respondi per ‘forigu min de via listo, dankon!’. Vi devas eble aparte forigi vian profilon en la Roskide-datumbazo (People).

 

————- dansk ———–

 

Kære tidligere deltager på esperanto-holdet på Roskilde-Festival!

I år er Roskilde festival nummer 50 – det bliver helt sikkert et brag af musik.

Vi håber du vil være med igen! Vi har port 19 igen i år, en loppetjans vi kender ud og ind. Ønsker du at være med så udfyld tilmelding Roskilde 2020 på https://forms.gle/XSi3bkU2Sx263fEr7 – du kan også bare svare på mailen her og skrive at du kommer !

Der er igen i år et depositum på 500 kr, for at undgå useriøse tilmeldinger (der er mulighed for at underskrive en kontrakt hvis depositummet er et problem).

En god nyhed: Frivilligcamping er gratis igen i år – og vi stiller gerne et telt op til dig så du har en plads der og kan ankomme med fred i sindet.


Esperantoholdet på Roskilde – http://esperantoholdet.dk

Spørgsmål? Ring til Jacob tlf 26206512.

PS: Hvis du ikke mere ønsker meddelelser fra os så svar med ‘fjern mig fra jeres database, tak’. Bemærk at du også skal slette din People-profil.

#3 Novaĵletero/Nyhedsbrev RF 2019

(dansk nedenfor)

Saluton!

Kelkaj el niaj teamanoj laboras jam intense en Roskilde, por ke la bazejo estu preta kiam alvenos vi! 🙂

Ekde vi alvenos, estu bonvena kontribui al la komuna fotoalbumo 2019. Ni havas jam unuajn gajajn fotojn de la preparado!

Plenajn informojn pri akcpetado surloke vi ricevis en la Novaĵletero #2. Jen nova informo pri biletoj resumo de plej gravaj punktoj:

Festivala bileto

Vi jam devus ricevi ĝin en via People-konto. Ĝi aspektas tiel:

Vi devas montri ĝin (presitan aŭ per telefono), kune kun pasporto aŭ alia bilda identigilo, en la Check-in akceptejo por ricevi fizikan brakbendon. Sen tiu brakbendo vi ne rajtos eniri la festivalejon!

Alveno kaj ricevo de brakbendoj

Ni rememorigas:

Tie ĉi troviĝas: detala vojpriskribo, aktuala mapo de plej gravaj lokoj

Mallonge – la konsilinda sinsekvo de alveno estas:

  1. Akceptiĝi ĉe Check-in (numero 1 sur la mapo) por ricevi festivalan brakbendon,

  2. Iri al nia bazejo  (numero 3) por akceptiĝi en la teamo kaj ricevi tendaran brakbendon,

  3. Iri al la tendaro (numero 4) por elekti tendon kaj lasi la pakaĵojn.

  4. Nia pordego 19/Apollo (numero 2)

Jen alia mapo:

Dekstre supre () estas Check-In, kie vi ricevos vian brakbendon.
Maldekstre malsupre estas nia loĝejo ( ) kaj bazejo ()

Se vi ne elektis loĝi en la deĵoranta tendaro, post vizito en la bazejo direktiĝu al la ĝenerala senpaga tendejo por dismeti vian tendon.

Kaze de problemoj, telefonu al membro de nia organiza teamo:

Simono: +45 52227575

Rasmus: +45 2240 0777

Jacob +45 2620 6512

Preparado por la deĵoroj

DEVIGA INSTRUADO pri deĵoroj estas marde la 2-an je 12:00 (kontrolu en programo). Jen provizora instruo (ŝanĝota).

Telegram-grupo

Dum la festivalo ni komunikiĝas ankaŭ per neformala grupo ĉe Telegramo – se vi ŝatas, aliĝu ĉe https://t.me/joinchat/AAAAAEMQ8IZlLwmGTytH0g

Vortludo – nova aplikaĵo

Ni invitas vin aliĝi kiel Beta-testanto de, la unua vortpuzla ludo ekskluzive por Esperanto en poŝtelefonoj kaj tablokomputiloj, por kaj iOS kaj Android.

Kiel betatestanto vi ludos kontraŭ homoj de la tuta mondo. Ĉu vi havas kelkajn minutojn po tago aŭ multe pli da tempo dum la betatesta periodo, VORTLUDO tre aprezos engaĝiĝon kaj retrokuplojn. La betatesto komenciĝos lundon la 24-an de junio kaj daŭros kelkajn semajnojn.

VORTLUDO estas kreita de eta dana videoludstudio, Krifle Games, kun subteno de Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO) kun helpo de D-ro Jacob Nordfalk, DTU.

Legu nian retejon por pli da informoj: VORTLUDO.COM

Aliĝu kiel betatestanto ĉi tie, kaj Krifle Games rekte kontaktos vin per retpoŝto.

Postuloj pri betatestantoj:

  • Poŝtelefonoj: Android aŭ iOS

  • Nivelo de Esperanto: B1 – C2

  • Aĝo: 17+ jarojn

DEJO dankas vin pro via helpo.

Ĝis tre baldaŭ!

Kore,
via Roskilde Esperanto-Teamo

DANSK

Kære alle, 

nogle af vores team arbejder allerede intensivt på at forberede basen i Roskilde, så den er klar, når du ankommer! 🙂

Lige efter at du er der, er du velkommen til at bidrage til det fælles fotoalbum 2019.

Du har modtaget alle oplysninger i Nyhedsbrev #2, men her finder du nyheder om billetter og en oversigt over vigtigste punkter:

Basen

Vi har lavet et kort over hvor vi er så du kan finde os. Vi regner med at du kommer forbi basen og hilser kort efter at du er ankommet til festivalen (nummer 3 Bazejo på kortet).

Armbånd

Du skulle allerede have dit festivalbillet tildelt på people-vol.roskilde-festival.dk for at kunne vise PDF’en ved Check-In (nummer 1 på kortet). Det ser sådan ud:

Vigtige resurser

Vagtinstruks – obligatorisk fremmøde tirsdag den 2. juli

Du har mødepligt tirsdag den 2. juli klokken 12 i basen hvor vagtsinstruksen bliver gennemgået. Kan du ikke komme skal vi have et begrundet skriftligt afbud i god tid.

I Guide til frivillige 2019 er alle de informationer, du skal bruge, når du skal hjælpe dig selv, dine medfrivillige og deltagere på vej i festivalbyen.

Mvh.
Esperantoholdet på Roskilde

#2 Novaĵletero/Nyhedsbrev RF 2019

(dansk nedenfor)

Saluton!

Restas malpli ol 2 semajnoj ĝis Roskilde! Jen vi trovos kelkajn informojn, kiuj helpos vin bone kaj sekure orientiĝi.

Programo

Jen pretiĝis nia fina teama programo, en kiu krom deĵoroj troviĝas baza kurso de Esperanto, matena jogo kun Flu, ekskurso al Volontula Vilaĝo kaj aliaj komunaj aktivaĵoj: Programo 2019. Enskribu en la kolumno M viajn komentojn/proponojn kaj alvenhoron.

Telegram-grupo

Ni komunikas per telegramo – aliĝu ĉe https://t.me/joinchat/AAAAAEMQ8IZlLwmGTytH0g

Festivala bileto = brakbenda dokumento

Vi ricevos ĝin baldaŭ, antaŭ la festivalo elektronike en via People-konto.

Vi devas montri ĝin (presitan aŭ per telefono), kune kun pasporto aŭ alia bilda identigilo, en la Check-in akceptejo por ricevi fizikan brakbendon.

Vi ankaŭ ricevas senpagan T-ĉemizon.

Alveno kaj ricevo de brakbendoj

Tie ĉi troviĝas: detala vojpriskribo, aktuala mapo de plej gravaj lokoj

Mallonge – la konsilinda sinsekvo de alveno estas:

  1. Akceptiĝi ĉe Check-in (numero 1 sur la mapo) por ricevi festivalan brakbendon,
  2. Iri al nia bazejo  (numero 3) por akceptiĝi en la teamo kaj ricevi tendaran brakbendon,
  3. Iri al la tendaro (numero 4) por elekti tendon kaj lasi la pakaĵojn.
  4. Nia pordego 19/Apollo (numero 2)

Jen alia mapo:

Dekste supre () estas Check-In, kie vi ricevos vian brakbendon.
Maldekstre malsupre estas nia loĝejo ( ) kaj bazejo ()

Se vi ne elektis loĝi en la deĵoranta tendaro, post vizito en la bazejo direktiĝu al la ĝenerala senpaga tendejo por dismeti vian tendon.

Kaze de problemoj, telefonu al membro de nia organiza teamo:

Simono: +45 52227575

Rasmus: +45 2240 0777

Jacob +45 2620 6512

TRE GRAVA INFORMO PRI BRAKBENDOJ

Brakbendon vi ricevas nur unufoje kaj ne eblas ricevi novan se vi perdos ĝin. Se ĝi rompiĝos, nepre NE FORĴETU ĜIN, sed tenu ĉe vi. Rompita brakbendo povas esti senprobleme ŝanĝita en la akceptejo. Se vi ne havos ian ajn brakbendon, vi ne plu rajtos eniri la festivalejon kaj neniu faros escepton por vi.

Se vi rimarkas, ke estas danĝero de rompiĝo de brakbendo, tuj reagu kaj faru ion ajn por ne perdi ĝin por ĉiam. Kaj kompreneble iru tuj al la akceptejo por ricevi novan.

Pri la deĵoranta tendaro – tenda sistemo

La tendaro troviĝas tre proksime de la bazejo, ĝi staras en la angulo de la kampo sur la mapo, ĉirkaŭ karakteriza, pinta, blanka tendo de Simono – por iri al la ĝusta loko, trovu precize numeron 4 sur la mapo kaj rigardu la foton.

En la tendaro regas “memserva” metodo de elektado de tendoj. Ĉiuj niaj tendoj havas verdan stelon kaj/aŭ ŝildon el glubendo, kie legeblas nomo de la persono jam loĝanta ene. Vi povas aliĝi al tiu persono, se li aŭ ŝi konsentas. Se estas neniu surskribo, la tendo estas libera kaj vi rajtas uzi ĝin. Ne forgesu alskribi vian nomon sur la glubendo. Skribilo kaj glubendo (kaj aerpumpilo por aermatrocoj k.s) troviĝas ĉiam en la granda ronda blanka tendo de Simono.

Se vi havus problemojn pri trovado de ĝusta tendo, kontaktu iun de la organiza teamo en la bazejo. Tamen, nokte kaj frue matene neniu okupiĝos pri disponigado de lokoj en tendoj, do ekdormu en kiu ajn de niaj liberaj tendoj kaj venu al la bazejo matene.

La bazejo ne estas por stoki pakaĵojn aŭ personaĵojn, bonvolu lasi ilin en via tendo, precipe kiam vi iras deĵori.

Preparado por la deĵoroj

Kiel vi vidas en la programo vi devas marde la 2-an partopreni Instruadon pri deĵoroj. Estas DEVIGA PARTOPRENO – oni devas doni apartan, skriban (kaj bonegan) kialon se oni ne povas partopreni. Jen provizora instruo (ŝanĝota).

Jen ankaŭ la Gvidlibro por volontuloj (angla versio)

Vestaĵoj

Ĉar ni estas la plejparton de tempo sub la ĉielo, tre indas kunporti bonajn vestaĵojn. Noktoj povas malvarmi iom (10-15°C), vento kaj pluvo ankaŭ povas malvarmi. Nu, ni bonŝancas kun bela vetero, sed pli bone prepariĝu por malbona vetero. Aliflanke sunkremo kaj banvestaĵoj ankaŭ utilas!

Valoraĵoj

Ni rekomendas uzi komunan gardejon de valoraĵoj en la deĵoranta tendaro, pri kiu okupiĝas festivalaj volontuloj – tiam vi povos depreni ekz. vian saĝtelefonon eĉ meze de nokto.

 

Ĝis baldaŭ!

 

Kore,
via Roskilde Esperanto-Teamo

DANSK

Kære alle, så er der under to uger til Roskilde, og vi glæder os!

Vi har lavet et kort over hvor vi er så du kan finde os. Vi regner med at du kommer forbi basen og hilser kort efter at du er ankommet til festivalen (nummer 3 Bazejo på kortet).

Armbånd

Torsdag 27/6 får du tildelt armbånd, evt medarbejdercamp + en gratis T-shirt. De hentes ved at logge ind på people-vol.roskilde-festival.dk og vise PDF’en ved Check-In (nummer 1 på kortet).

Vigtig information: Hvis du mister dit armbånd, så får du ikke et nyt. Du skal BEVARE DET ØDELAGTE ARMBÅND og bytte det i Check-in så hurtigt som muligt. Husk ID.

Vigtige resurser

Vagtinstruks – Obligatorisk fremmøde tirsdag den 2. juli

Du har mødepligt tirsdag den 2. juli klokken 12 i basen hvor vagtsinstruksen bliver gennemgået. Kan du ikke komme skal vi have et begrundet skriftligt afbud i god tid.

I Guide til frivillige 2019 er alle de informationer, du skal bruge, når du skal hjælpe dig selv, dine medfrivillige og deltagere på vej i festivalbyen.

Hvad er esperanto?

Vi arrangører, og cirka halvdelen af deltagerne, taler esperanto. Det er et internationalt neutralt sprog, som er langt lettere at lære end nationalsprog som engelsk eller fransk.

Som du kan se af programmet er der også lynkursus i esperanto i dagene op til vagterne starter.

 

Mange hilsner fra
Esperantoholdet på Roskilde