Ĉu vi venos al Roskilde Festivalo? Bonege!
Mallonge, jen al kio vi aliĝas
-
24 horoj da volontula laboro en amuza teamo jes
- aparata, luksa tendaro por volontuloj 0€
-
vegetara/vegana manĝaĵo 0€
-
loĝado en prunteprenita tendo 0€
- kongresejo ne
-
internacia vespero ne
- ĉiam festo jes
-
tuttempe laŭta muziko jes
-
77-opa teamo kun multaj esperantistoj jes
-
pli ol 100.000 aliaj homoj jes
Por aliĝi, bonvolu plenigi la formularon Roskilde – aliĝilo 2026 – dankon!
Se vi havas apartajn demandojn, skribu al roskildefestivalo@gmail.com.
Gravaĵoj
-
Post kiam vi plenigos la aliĝilon, vi ricevos de ni retpoŝte konfirmon kaj instrukcion, kion fari plu. Ĉefe unue gravas registriĝo en la festivala deĵoranta sistemo People-vol. (legu sube). Ekde vi aperos tie en “aktiva” listo de en nia teamo, vi tutcerte havos lokon en la teamo kaj ni kalkulos je via partopreno. Laŭeble plej frue ni metos vi sur la liston de aliĝintoj.
-
Kiam la festivalo pli proksimiĝos, ni petos per retpoŝto vian konfirmon pri partoprenado.
-
Kontraŭ via brakbendo al la festivalo vi devos labori 24 horojn por la festivalo, kaj helpi kuiri/purigi por nia teamo en la bazejo, se vi volas senpagan manĝadon.
-
Gravas, ke vi TUJ informu nin, se vi tamen ne povos veni. La liberaj lokoj estas limigitaj.
-
Sed plej grave… vi promesu kunporti vian plej bonan humoron! 🙂
Registriĝo en People-sistemo
People estas ĝenerala festivala datumbazo por volontuloj de ĉiuj teamoj. Oni devas enmeti verajn, ĝisdatajn datumojn por krei konton, se oni ankoraŭ ne partoprenis en la pasintaj jaroj. Registriĝo necesas por posta elekto de deĵortempoj en la sistemo Heap360, kiun vi aliras per People-vol.
Ĉar parto de la formularo estas en la dana, ni pretigis por vi etan helpilon:


4 thoughts on “Aliĝilo”