Loko
La festivalo okazas ĉe la urbo Roskilde. Ĝi situas nur 35 kilometrojn for de Kopenhago kaj estas facile atingebla per trajno aŭ buso. De multaj eŭropaj landoj eblas malmultekoste flugi al Kopenhago aŭ al la proksima sveda urbo Malmo, sed kompreneble oni povas veni ankaŭ trajne, buse, aŭte, petveturante aŭ plej bone kun karavano! Unu aŭta karavano certe veturos de Pollando tra Germanio, aliajn ni subtenos laŭ bezono (rimarku en la aliĝilo, ke vi ŝatus aliĝi al karavano).
La festivalejo
La urbocentro de Roskilde
Alveno
Jen mapo kun gravaj punktoj por la Roskilde Festivalo.
Kiel ekhavi sian bileton-brakbendon en Roskilde?
Por povi eniri la festivalejon, oni devas mem depreni la festivalan bileton ĉe la Deĵoranta Akceptejo (Medarbejder Check-In ĉe Roskilde Handelsskole, Bygning 6, Bakkesvinget 67, (punkto 1) kiu estas bone videbla pro grandaj afiŝoj. Vi povas atingi ĝin per buso de Roskilde-stacidomo aŭ promeni ĉirkaŭ 2 kilometrojn. La akcpetejo situas ankoraŭ ekster la festivalejo, en la urbo (Atentu: komence ne prenu la festivalan trajnon, ĉar ne eblas trairi antaŭ ol vi havas vian brakbendon).
Al la akceptejo nepre kunportu vian brakbendan dokumenton sur smartfono aŭ printitan (vi ricevos ĝin en pdf en via konto ĉe People – la festivala datumbazo por volontuloj).
Se vi havus problemojn, alvoku Simonon: (+45) 5268 5454. Depende de kiom multe okazas pri aliaj aferoj, povas esti, ke vi devos iom pacience atendi ĝis ni povos alveni por helpi vin.
Kiel trovi nian bazejon en la festivalejo?
Kontrolu sur la mapo, kie staras la bazejo (punkto 2). Promenu de la akceptejo rekten super la aŭtoŝoseo kaj poste dekstren, ĝis la vojo kurbiĝos. Proksime de la bazejo serĉu verdan Esperanto-flagon. Se pro iu kialo vi ne sukcesus ricevi brakbendon aŭ trovi nin surloke, alvoku Simonon: (+45) 5268 5454.
Fine vi (denove) estos kun ni kaj iu montros al vi, kiel ĉio funkcias. La luksa deĵoranta tendaro, kie vi povas instaliĝi, situas preskaŭ apud la bazejo (punkto 3). Aliro al ĝi estos enkodita sur via brakbendo, se vi mendis lokon antaŭ la festivalo. La laborloko, kie vi poste deĵoros, estas Pordego 19 (punkto 4) – ni rekomendas kontatiĝi kun la vojo tien antaŭ via unua skipo, sed ni faros etan promenan “ekskurson” ankaŭ kune.
Loĝkondiĉoj
Ni tendumas unu apud la alia en aparta, luksa volontula tendejo. Antaŭ la festivalo ni starigas tie kelkdek tendojn diversspecajn kaj en diversaj grandecoj por senpage pruntedoni al niaj teamanoj.
Por ricevi tian tendon, nur sciigu nin (ekz. en la aliĝilo aŭ retpoŝte) antaŭ via alveno. Surloke vi nur elektas por vi liberan tendon el nia tendaro, metas vian nomon sur ĝi kaj poste mem respondecas pri ĝi dum la festivalo. Antaŭ via foriro, se vi havas tempon kaj la tendo estas seka, ni petas vin laŭeble faldi kaj redoni ĝin al la bazejo – tio rapidigos la laboron de la pakteamo post la festivalo.
Matoj, dormsakoj kaj kontraŭpluvaj ŝirmiloj estas pruntepreneblaj en la bazejo. Prenu kiom vi bezonas.
Gravaj aferoj:
Zorgu pri via komforto! Malsekan aŭ rompitan tendon simple lasu kaj elektu alian. Ni ĉiam havas iom pli.
Neniu devas loĝi kun aliulo. Dum la jaroj ĉiam sufiĉis tendoj por ĉiuj, kiuj volas loĝi solaj. Ankaŭ se vi nepre volas loĝi en via propra, mem kunportita tendo, vi ja rajtas starigi ĝin anstataŭ unu el la komunaj. La nura kondiĉo estas ke ĝi ne sur la vojo, ekster la linio.
Datoj
RF ĉiam okazas ekde la lasta semajnfino de junio!
Venonta festivalo:
27.06 – 05.07.2026 – tuta oficiala festivalperiodo
Eĉ se vi ne povos partopreni la tutan festivalperiodon, vi estas same bonvena, simple elektu viajn disponeblajn tagojn en la aliĝilo. Ni provos alĝustigi la deĵorplanon al viaj bezonoj. Se vi volus alveni antaŭ la festivalo aŭ resti ankoraŭ post ĝi, sciigu nin, tio eblas (kaj utilas por la prepar- kaj pakteamo!).
