ALIĜO

Ĉu vi venos al Roskilde Festivalo? Bonege!

Por aliĝi, bonvolu plenigi la formularon
Roskilde – aliĝilo 2026
Dankon!

Mallonge, jen al kio vi aliĝas:
  • 24 horoj da volontula laboro en amuza teamo jes
  • aparata, luksa tendaro por volontuloj 0€
  • vegetara/vegana manĝaĵo 0€
  • loĝado en prunteprenita tendo 0€
  • kongresejo ne
  • internacia vespero ne
  • ĉiam festo jes
  • tuttempe laŭta muziko jes
  • 77-opa teamo kun multaj esperantistoj jes
  • pli ol 100.000 aliaj homoj jes

Se vi havas apartajn demandojn, skribu al roskildefestivalo@gmail.com.

  1. Post kiam vi plenigos la aliĝilon, vi ricevos de ni retpoŝte konfirmon kaj instrukcion, kion fari plu. Ĉefe unue gravas registriĝo en la festivala deĵoranta sistemo People-vol. (legu sube). Ekde vi aperos tie en “aktiva” listo de en nia teamo, vi tutcerte havos lokon en la teamo kaj ni kalkulos je via partopreno. Laŭeble plej frue ni metos vi sur la liston de aliĝintoj.

  2. Kiam la festivalo pli proksimiĝos, ni petos per retpoŝto vian konfirmon pri partoprenado.

  3. Kontraŭ via brakbendo al la festivalo vi devos labori 24 horojn por la festivalo, kaj helpi kuiri/purigi por nia teamo en la bazejo, se vi volas senpagan manĝadon.

  4. Gravas, ke vi TUJ informu nin, se vi tamen ne povos veni. La liberaj lokoj estas limigitaj.

  5. Sed plej grave… vi promesu kunporti vian plej bonan humoron! 🙂

People estas ĝenerala festivala datumbazo por volontuloj de ĉiuj teamoj. Oni devas enmeti verajn, ĝisdatajn datumojn por krei konton, se oni ankoraŭ ne partoprenis en la pasintaj jaroj. Registriĝo necesas por posta elekto de deĵortempoj en la sistemo Heap360, kiun vi aliras per People-vol.

Ĉar parto de la formularo estas en la dana, ni pretigis por vi etan helpilon:

Kontraŭ 24 horoj da laboro dum la festivalo ni provizos al vi:

  • senpagan enirbileton (kutima enirbileto kostas ĉ. 2400 DKK = 321 EUR)
  • matracon kaj dormosakon, se vi petos sufiĉe frue
  • veganan manĝaĵon
  • bonegan etoson!

Ankaŭ ĉi-jare ni devigas ĉiujn partoprenantojn memstare prizorgi vizon por si. Vi certe povas interparoli kun ni pri tio, sed ni ne havas organizajn fortojn por skribi invitleterojn kaj prizorgi vizojn por ĉiuj.

Dum via partopreno en Roskilde Festivalo vi povos ĝui ĉe ni senviandajn manĝaĵojn, kiujn ni almenaŭ unufoje tage kuiros komune sub gvido de sperta vegana kuiristo. Via helpo ĉe la kuirado estas bonvena kaj ĝenerale ĉiam tre amuza!

Kial ni kuiras ĝuste vegane?

  1. Vegana manĝo taŭgas por ĉiuj.
  2. Legomaj pladoj estas sanaj kaj oportunkostaj.
  3. Legomoj tenas sin multe pli longe ol viando sen fridujo.

Ni klopodas, ke ĉiu plado estu plenvalora kaj ke ĝi variu de tago al tago.

Se vi laboros ankaŭ dum la manĝotempo, ni zorgos, ke vi havu sufiĉe plenan stomakon ĉiam dum la festivalo, per tio ke ni liveros manĝpakaĵojn.

Ĉu vi havas veganajn amikojn? Informu ilin pri nia festivala teamo kaj vi ĉiuj venu kune al Roskilde. 🙂

Informoj venos pli proksime al la dato. Sekvu novaĵojn.

Aliĝante, vi povas proponi aktivaĵon, kiun vi ŝatus kune fari dum la ripoza tempo!

Listo de esperantaj aliĝintoj, kiun ni ĝisdatigas laŭeble frue – por ke vi povu vidi, ĉu ĉeestas viaj amikoj aŭ samlandanoj.

Plena, ĉiam ĝisdata listo troviĝas en la festivala volontula datumbazo People-vol., pri kiu vi ricevos instrukcion retpoŝte.

Nomo – Lando

Rasmus – Danio

Simono – Danio/Svedio

Jacob – Danio

Mariusz – Pollando

Gert – Brazilo/Danio

Agnieszka – Pollando

Kim – Danio

Frédéric – Germanio

Duncan – Skotlando/Britio

Sofia – Skotlando/Britio

Philippe – Francio

François – Francio

Konrad – Pollando/Nederlando

Francesco – Italio

Gabriele – Italio/Nederlando

Chiara – Italio

Pia – Danio

Barnaby – Britio

Lili – Hungario

Melinda – Hungario

Janik – Francio

Maŝi – Germanio

Katti – Germanio

Emilija – Litovio

(ĝisdatigita 28.02.2026)

Danoj kaj aliaj amikoj

Nomoj de niaj Danaj (kaj aliaj) amikoj, ankoraŭ-ne-esperantistoj:

Mogens, Henning, Peter, Villads, Luna, Emma, Sarah,  Frida, Vijja, Vigga, Clara, Liv, Caya, Ea, Tabitha, Siiri, Sally, Ylva, Ivi, Maja, Kaya, Frida, Katja, Mie, Elisabeth, Susanne, Jan, Louise, Jakob, Charlotte, Sarah, Ida-Marie, Augusta, Molly, Mejse, Maja, Simoe, Persille, Mthilde, Frederikke, Vilmer

Ankaŭ ne-esperantistoj valoras por ni

Laŭ nia kontrakto kun Roskilde Festivalo ni devas garantii, ke venos ekzakte 85 personoj. Por esti certa atingi tiun nombron ni devas akcepti ankaŭ ne-esperantistojn.

Krome, ni bezonas kelkajn dan-parolantoj por nia volontula laboro. Ekzemple la gvidanto (la t.n. supervizoro) devas komuniki per radio kun la gvidantoj de la festivalo, por peri informojn kaj alvoki helpon, se necesas.

Do… Varbu do vin mem, viajn kolegojn, amikojn, malamikojn kaj kvazaŭamikojn. Kaj ili ankaŭ siajn. Ni ne postulas altan lingvonivelon, kaj ni organizetos esperantokursojn kaj privatan instruadon dum la pli trankvilaj matenaj horoj.

Esperanto estas nia plej ŝatata lingvo. Tiuj kiuj ankoraŭ ne parolas ĝin spertos ke Esperanto funkcias kaj vivas. Samtempe ni zorgos ke ĉiuj, sendepende de lingvonivelo, povas partopreni kaj amuziĝi.