Novaĵletero #3 RF 2023

Karaj!

Restis kvar semajnoj ĝis Roskilde! Baldaŭ ni rekontiĝos kaj denove estos mojose!

(if you can’t understand Esperanto yet, Google translate will surely help you out – it has learned a lot lately and has become almost flawless! 😉

Gravaj informoj

  1. Formalaĵoj

Kontrolu, ĉu vi faris ĉiujn paŝojn el la listo. Memoru, ke:
– post la aliĝo per Google forms necesas ankaŭ registriĝi en People
– vi devas mem mendi lokon en la volontula tendaro, kie ni loĝas (ni rekomendas!), en People.

Se aperos teknikaj defioj, kontaktu nin rekte per retmesaĝo aŭ ĉe Telegramo, ni kutime respondas rapide. 😊

Informa Pako EO

  1. Deĵoroj: Ŝanĝu unu el viaj deĵoroj al 16-24 aŭ 20-04.

Ni bezonas vian helpon! Tre mankas homoj kiuj deĵoras dum la vesperoj ĵaŭde, vendrede kaj sabate!

Pro tio ni petas ke ĉiuj prenu almenaŭ 1 vesperan deĵoron (16-24 aŭ 20-04 dum ĵaŭdo, vendredo aŭ sabato), … kaj ni estos tre dankemaj al tiuj kiuj prenos 2 vesperajn deĵorojn aŭ eĉ pli ❤️❤️

Vi povas denove (re)elekti ĉe roskilde.heap360.com (skribu se vi havas problemojn aŭ dubojn, por ke ni solvu kune).

  1. Karavano

Ni havas jam 7 personojn volontajn por 9-persona buseto de Pollando tra Germanio al Danio. Tio signifas, ke restis ankoraŭ 2 liberaj lokoj! Kun demandoj skribu rekte al la organizanto, wojciech.oreszczuk@gmail.com.  

Nia decido: Ĉiu partoprenanto pagos nur 70 € (po 35 € por direkto). La reston pagos ni!

Planata itinero por nun:

Varsovio-Poznano-Berlino-Lübeck-Roskilde

  1. T-ĉemizoj

En Telegram-enketilo demokratie venkis la projekto kun la fadena vizaĝo en sceneja ĉapelo. 

Se vi aliĝis ĝis la 30-a de Aprilo (laŭ Google forms), vi ricevos t-ĉemizon senpage. Se ne, daŭre estos ŝanco aĉeti ĝin surloke kontraŭ ĉ. 12 EUR, ĉar ni mendis pli. 😊

  1. Subteno por Ukrainio

Pasintjare ni kolektis kaj subtenis finance ukrainajn esperantistojn trafitajn de milito, per entute 1248 EUR! La mono estis uzata nur por urĝaj personaj, nemilitaj celoj – ekzemple riparado de damaĝitaj fenestroj. 

Ĉi-jare ni denove sendos nian profiton al la viktimoj de la Putina agreso… sed ni decidis subteni ankaŭ rusajn kontraŭmilitajn esperantistojn, kiuj troviĝas en malfacila situacio pro la konflikto. Kontaktu nin se vi scias pri iuj!

Ni invitas vin kontribui per pago al nia paypal konto roskildefestivalo@gmail.com kun subskribo ”subteno por Ukrainio”. Ni transdonos la monon al la bezonantoj post la festivalo.

  1. Preparado

Se vi ankoraŭ ne vere konas Esperanton, la lastaj 4 semajnoj estas bona ŝanco por konatiĝi kun la bazo de la lingvo. Vi havos jam baldaŭ unikan ŝancon ekzerci ĝin kun ni ĉiuj! La plej grandaj, rekomendindaj, senpagaj retaj lerniloj estas la kursoj ĉe:

Duolingo.com (de la angla)

Lernu.net (de ĉ. 40 lingvoj, inkl. la danan, polan, ĉeĥan)

  1. Biletoj kaj informoj kion fari surloke en Roskilde

Jen instrukcio pri alveno.

  1. Virtuala antaŭRoskilda Festivalo!

Ĉu vi havas aliajn demandojn – aŭ volas simple vidi, aŭ revidi? 

Tiukaze vi venu al nia komuna antaŭroskilda virtuala kunveno! Ĝi okazos la 12-an de Junio ĉe Google Meet: meet.google.com/xmq-qcjt-ygj.

Ni parolos en Esperanto inter la 20a kaj 21a horo. Ĉiuj bonvenas, ankaŭ se vi ne certas ĉu vi povas veni ĉi-jare 🙂 

Se vi ne parolas Esperanton, vi venu post la 21a horo kun viaj demandoj.

Kore via
Roskilde Esperanto-Teamo

Lasi respondon