Novaĵletero / Nyhedsbrev #2 RF’26

Karaj Teamanoj!

Jen venas GRANDAJ novaĵoj, do tenu vin firme, kie vi staras aŭ sidas, ĉar estos interesaj ŝanĝoj!

Tasko por 2026 konfirmita – ni kaj nia tasko kreskos plu! 

Kiel ni jam signalis en la aliĝilo, ni volis deĵori ne nur dum la grandaj koncertoj, sed ankaŭ en la komencaj tagoj, por aldoni pli da fleksebleco. Pro tio ni petis festivalon pri aldona tasko, kaj… ni ricevis ĝin! 🥳 Kune kun aldonaj lokoj, do ni estos rekorde multaj –  eĉ 85! 🤩

Nia ĝisnuna tasko:

Prizorgi Pordegojn 19 kaj 19A dum muzikaj tagoj (merkredo ĝis dimanĉo)

Nia nova tasko:

Fari tion dum la tuta festivalo (dimanĉo ĝis dimanĉo) – ne nur dum la koncertaj tagoj!

Vi mem libere elektos viajn deĵorojn post 2 monatoj (ni atendas ke la detala koncertplano estos publikigita).

Deĵor-ebloj por vi

Estas por vi ĉi-jare du skemoj por elekti:

Deĵoranto 32 (nova!)

4 x 8 h = 2 x 8 horoj antaŭ la grandaj koncertoj + 2 x 8 horoj dum la grandaj koncertoj

Opcio pli longa, sed malpli intensa 😌

Deĵoranto 24

3 x 8 horoj dum la grandaj koncertoj

Opcio malpli longa, sed pli intensa 🤘

“Antaŭ la grandaj koncertoj” signifas de dimanĉo (28.06) ĝis merkrede (01.07) 

“Dum la grandaj koncertoj” signifas de merkrede (01.07) ĝis la fino dimanĉe matene (5.07)

Jam en la aliĝilo ni demandis vin, laŭ kiu skemo vi preferus deĵori, sed ĉar la situacio ŝanĝiĝis, ni petas vin rekonformi viajn preferojn – ĝis la 15-a de marto – por ke ni povu superrigardi la situacion:

👉KLAKU POR PLENIGI LA ENKETILON PRI DEĴOROJ👈

Ni rekomendas iĝi “Deĵoranto 32”, ĉar tie ni plejparte bezonas helpon ĉi-jare kaj ankaŭ la labortempoj estos pli flekseblaj por vi, vi povos spekti pli multajn koncertojn.🎶

Ekde nun ni rekrutas nur por Deĵoranto 32, krom se iu ne povas plentempe partopreni.

Atentu, ke en People-vol. ne videblas ankoraŭ la nova disdivido, por nun ĉiuj estas Foreningsfrivillig24 (Deĵoranto 24).

Alia novaĵo: Por via komforto ni esperas fari 4-horajn blokojn. Tio signifas ke, se vi volas, vi povas deĵoro 4 horojn, esti libera 4 horojn ❤️, kaj poste reveni por deĵori dum 4 horojn. Ni tamen rekomendas elekti 2 sinsekvajn blokojn. 

Roskilde Esperanto-teamo iĝis oficiala peranto de UEA-helpo por Ukrainio! 

Kiel agnosko de nia efika agadmaniero por apogi finance Ukrainajn Esperantistojn – viktimojn de la milito, la estraro de UEA decidis trandsoni al ni siajn kolektitajn monrimedojn, por ke ni disponiggu ilin al la bezonantoj tra niaj tre bone funkciantaj kontaktoj.🙏 Ĉi-tie ni kore dankas al ĉiuj, kiuj apogis la iniciaton, kiu cetere daŭras plu – legu ĉe mallonge.net/ukrainio.

Kore via

Roskilde Esperanto-Teamo

🇩🇰

Kære deltagere!

Her kommer nogle STORE nyheder, så hold godt fast, hvor du står eller sidder!

Vores opgave i 2026 er vokset!

Som vi allerede spurgte dig om, da du meldte dig på vores hold, så ønskede vi at  for at skabe mere fleksibilitet ved at brede vores opgave ud til ikke kun at være under de store koncerter, men også i åbningsdagene. Derfor bad vi festivalen om en ekstra opgave, og … vi fik den! 🥳 

Vores gamle opgave:

At passe port 19 og 19A under de store koncerter (onsdag til søndag)

Vores nye opgave:

At gøre det under hele festivalen (søndag til søndag) – ikke kun under de store koncerter!

En anden nyhed: For at gøre det rarere og mere fleksibelt for dig håber vi at kunne lave 4-timers blokke fremfor 8-timers-blokke i vagtskemaet. Det betyder, at hvis du vil, kan du være på vagt i blot 4 timer, derefter holde fri i 4 timer ❤️ og så være på 4 timer igen. 

Valg af tider sker om et par måneder, når koncertplanen er klar (typisk i starten af maj måned). Du vælger selv, de tider du allerhelst vil have.

Der er to ordninger, du kan vælge imellem i år:

Frivillig 32 (ny!)

4 x 8 timer = 2 x 8 timer før de store koncerter + 2 x 8 timer under de store koncerter

En længere indsats, men mindre intens 😌

eller

Frivillig 24

3 x 8 timer under de store koncerter

En kortere, men mere intens mulighed 🤘

“Før de store koncerter” betyder fra søndag (28.06) indtil den store åbning onsdag (01.07)

“Under de store koncerter” betyder fra onsdag (01.07) til slutningen søndag morgen (5.07)

Vi spurgte dig allerede under tilmeldingen hvad du foretræk, men da vores situation har ændret sig beder vi dig udfylde det igen – senest den 15. marts – så vi kan få et overblik:

👉KLIK HER FOR AT UDFYLDE👈

Vi anbefaler at blive “Frivillig 32”, fordi det er der, vi har mest brug for hjælp i år, og arbejdstiderne vil også være mere fleksible for dig, så du kan se flere koncerter.🎶

Fra nu af optager vi som hovedregel kun nye til Frivillig 32, og prøver at forbeholde Frivillig 24 til de, der gerne vil gøre noget andet ekstra, f.eks. lede vagterne eller lære lidt af vores fantastiske sprog, esperanto. Bemærk venligst, at den nye opdeling endnu ikke er synlig i People-vol. (lige nu er alle Foreningsfrivillig 24).

Med venlig hilsen

Roskilde Esperantoholdet

Venu al Roskildefestivalo ’26! Bliv frivillig med esperantoholdet på Roskilde ’26!

Dansk nedenfor

Karaj Roskilde-amikoj!

Ni ludu “ĉiuj tiuj, kiuj”! Ĉu vi konas?

Levu la manon ĉiuj tiuj, kiuj:

En aŭtuno pensas pri someeero! 🙋‍♂

Volas frenezumi ĉe konceeertoj 🙋‍♀

Fajfas pri koncertoj, sed ŝatas umi kun esperantiiistoj! 🙋‍♂

Ŝatas kuiri kaj manĝi vegaaane! 🙋‍♀

Volas festi senpaaage! 🙋‍♀🙋‍♂

Vi levis vian manon almenaŭ unufoje, ĉu? 

Do Roskilde Festivalo 2026 estas ĝuste por vi! 👉

Aliĝoj malfermas – Aliĝu jam nun ĉi-tie!

Kaj kio atendas vin en 2026? Legu sube la plej freŝajn novaĵojn!

Unuaj steluloj anoncitaj por RF’26

Inter ili estas Gorillaz, The Cure, Brutalismus 3000  kaj multaj aliaj – kaj tio estas nur la komenco!

Konata rolo + alloga oferto por fruaj alvenantoj

Venontjare ni plenumos la bone konatajn, ĝisnunajn taskojn, pri kiuj ni spertas kaj entuziasmas – bonvenigi la gastojn ĉe la pordego 19 kaj allasi volontulojn al la volontula vilaĝo ĉe la pordego 19A. 

Sed krom tio venas novaĵo! Por tiuj el vi, kiuj volas spekti plejeble multajn koncertojn de steluloj, vi povas nun elekti havi nur 2 deĵorojn dum la koncertoj – kaj 2 antaŭ la muziko. 

Do, pli da deĵoroj, sed tio certe kontentigos fruajn alvenantojn, kiuj povus jam anticipe perlabori, per unu plia deĵoro, pli da libera tempo dum la muziko. La antaŭmuzika tasko estus same proksima kaj eĉ pli malkomplika – gardi la “stokejan” pordeton vid-al-vide al la pordego 19. Menciu en la aliĝilo, ke vi interesiĝas pri la eblo – kaj aliĝu frue, ĉar estas limigitaj lokoj (la plej fruaj aliĝintoj rajtas elekti unue).

Roskilde subtenas homojn en bezono

Daŭriĝas nia apogo al Ukrainaj Esperantistoj en bezono, kiuj estis trafitaj de la milito. Legu ĉe mallonge.net/ukrainio pri la tuta monkolekto – sube de tiuj paĝo troviĝas la lastatempaj sciigoj, al kio iris nia mono. Refoje dankon, ke ni komune kolektis la monon por montri solidarecon kun niaj Eo-amikoj.

…kaj Roskilde pagos por via festo!

Post la pasinta festivalo restis ankaŭ iom da mono, kiun ni (ankoraŭ) ne fordonacis al bonfaraj celoj. Ĝin ni rezervis por kontribui al tio, kio vere venigas nin ĉiun jaron al Roskilde – nome la Esperanta vivo! 😻 

Per la programo nomata Roskilde pagos por via festo!!! (<– legu pli!) ni jam subtenis grandajn kaj malgrandajn Eo-eventojn kiel IJK, FESTO (kun tiu nomo ne povis esti alie 😉), JES, KKPS aŭ ĈAR (Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo en Litovio), kaj ankaŭ iniciatojn kiel Bobelarto – INK kaj #KuriporKongo.

Se vi organizas aŭ konas feston, kiu volonte profitus de nia mona apogo, proponu ĝin al ni!
Nur memoru la adreson mallonge.net/esperantofesto kiu havas ĉiujn detalojn.

Varsovia Vento blovas plu pri ni!

Nia nova organizantino Agnieszka (aplaŭdon por ŝi!) anoncas, ke en la plej freŝe bakita podkasto de Varsovia Vento podkasto.net aperas intervjuo kun Kimo ankaŭ pri Roskilde Festivalo ☺️ Pri Roskilde vi aŭdos ankaŭ en la antaŭlasta, 188a elsendo.

Agrablan aŭskultadon! ☺️

Kore via,

Roskilde Esperanto-Teamo

RETPAĜO

BABLILEJO ĈE TELEGRAM

PS: Ĉu vi ĝuis la fotojn de RF26? Se jes, jen pliaj belegaj fotoj.

PPS: Se vi ne emas ricevi niajn novaĵleterojn respondu per ‘Bv ne plu skribu al mi’

Hej allesammen!

Mens vejret i Danmark er gråt og tåget ⛅🌫️, kommer en klar og hjertevarm hilsen fra Esperantoholdet på Roskilde Festival 🌞, så læs med herunder for de seneste nyheder! 👇

Der kommer en RF’26 med Roskilde Esperantoholdet! Det hold 💪, som også du er med til at skabe, har netop sikret en plads i den næste festival. 👏 🎉

Udover port 19 og port 19A (ind til frivilligområdet), så får vi en ekstra tjans med at passe indgangen til depotet på den anden side af vejen. Det betyder at du, hvis du vil, kan vælge 2 vagter før + 2 vager under musikken, fremfor at have 3 vagter under musikken.

I 2025 blev pladserne på holdet besat på rekordtid! 📅 

Derfor – meld dig på vores hold på RF’26 allerede nu! 

De tidligt tilmeldte har førsteret til at vælge vagter – og dermed også førsteret til at vælge at bytte en af vagterne under koncerterne ud med 2 vager før koncerterne, hvis de vil.

Navnene på de første 24 kunstnere er allerede afsløret! 🌟 På RF’26 spiller blandt andet:  Gorillaz, The Cure, Brutalismus 3000, Tobias Rahim og mange andre ! Og det er kun begyndelsen…

Vi fortsætter vores støtte til Ukraine. 🇺🇦 For de fleste af jer var det en stor ting, ifølge feedbackundersøgelsen. Vi har sendt over 13500 EUR – det er over 100.000 kr. – de seneste år, og er i løbende kontakt med ukrainere, der fordeler pengene til de mest presserende basale materielle behov. Se https://mallonge.net/ukrainio. Tak for evt. støtte! 🙏

Hvad sker der ellers med esperanto?

Meget – f.eks. er der bare i Danmark planlagt 16 esperanto-arrangementer om alt muligt, lige fra ‘det nyeste indenfor AI – autonome agenter’ til ‘hvad har du lavet i juleferien?’. I Europa er der planlagt 48 større arrangementer og 65 esperantokurser, udover Duolingo, lernu.net, kursosaluton.org og alle de andre onlinemuligheder.

Hold kontakten med os gennem vores telegram-gruppe, hvor vi også diskuterer festivalnyheder. Adgangskoden er: Esperanto  😊

PS: Fik du set billederne fra RF26? Nåh, men her er lidt flere.

PPS: Ønsker du ikke flere mails fra os? Så svar med ‘Stop med at skrive til mig’

Novaĵletero / Nyhedsbrev #3 RF’25

Dansk nedenfor 

Kara Teamano!

Roskilde Festivalo komenciĝas jam post tri semajnoj! 🥳 Por ne forgesi, ni volus rememorigi al vi ☝️pri la necesaj paŝoj por fari antaŭ ol vi komencos paki vin al la festivalo 🚙🌍✈️:

  • Trarigardu ankoraŭfoje nian ĉi-jaran informpakaĵon: 

 —- INFORMPAKAĴO DE ROSKILDE ESPERANTO-TEAMO 2025 —-

  • Se vi ankoraŭ ne elektis deĵorojn aŭ ne mendis tendaron, vi devas tuj fari!
    Jen instrukcio: Elekto de deĵoroj kaj tendaro paŝo post paŝo
  • Se vi faris ĉion supran, vi devintus jam ricevi la brakbendon (Armbånd) en People-vol.
    Ĝi ebligas al vi elŝuti la bileton (Check-In kort → Hent som pdf) por montri en la volontula akceptejo.

Jen ĉio – se bezonatas urĝa kontakto kun ni – organiza teamo ĉiam disponeblas retpoŝte aŭ per nia telegrambabilejo!

Kore via
Roskilde Esperanto-teamo

🇩🇰

Vi ses om ca. 3 uger! – nyhedsbrev før ankomst, fra Esperantoholdet på Roskilde

Kære kommende deltager,

Roskilde Festival starter om ca. 3 uger, så det er ved at være tid til at give dig lidt sidste information, inden du begynder at pakke og rejse til Roskilde:

  • Vi har udarbejdet en informationspakke, hvori vi har samlet vigtig  information. Du ved måske allerede en masse og har gjort alt det nødvendige for at komme, men læs det igennem, så du ikke går glip af noget vigtigt!

  —- ROSKILDE ESPERANTOHOLD 2025 KOMPLET INFORMATIONSPAKKE —-

Hvis der er behov for akut kontakt med os – er vi altid tilgængelige via e-mail eller vores telegramchat.

Esperantoholdet

Novaĵletero / Nyhedsbrev #2 RF’25

(dansk nedenfor)

Karaj Roskildemuloj!

🌡️🌞 La vetero varmiĝas – ne mirinde, ĉar restas nur 84 tagoj ĝis ni renkontiĝos festivale! Kaj ni havas por vi porcion da varmigaj novaĵoj! 

Jen kien iras la preparado: 

Ni havos aldonan pordegon! 🥳 

Ni sukcesis konvinki la festivalestrojn kaj ĉi-jare prizorgos aldone la apudan pordegon al la Volontula Vilaĝo! Do, ni bonvenigos ne nur la kutimajn festivalanojn, sed ridetos ankaŭ al niaj volontulaj kolegoj! 😏🫸🫷 😄 Pli da varieco kaj dinamiko atendas nin, do!

Ni kreskis! 

Pro la delonge atendata aldona tasko nia teamo (aŭ ĉu ni jam rajtas diri teamego? 😂 ) kreskis ĝis la antaŭe nekredebla nombro de 76 mojosaj personoj, el kiuj duono estas esperantistoj! kaj el la resto, 25 lernos Esperanton dum la festivalo 💚🥳

Efektive la teamo jam plenas, do koran dankon 🤗🥰 al vi ĉiuj, kiuj disfamigis nian karan eventon inter viaj amikojn tra la mondo! 🌍

Malgraŭ ke ni estas plenaj, eblas daŭre aliĝi al la atendolisto kaj tamen havi grandan ŝancon por loko en la teamo, ĉar ĉiam kelkaj  ankoraŭ liberiĝas antaŭ la festivalo – informu viajn amikojn, kiuj ankoraŭ ne aliĝis! 😉

🎶Pli kaj pli da artistoj venas! Krom la antaŭe konfirmitaj steluloj kiel inter alie Olivia Rodrigo, Stormzy kaj Nine Inch Nails, lastatempe anoncis sin ankaŭ 42 artistoj por ‘malgrandaj’ koncertoj dum la unuaj tagoj. Se vi havas Spotify, vi povas ĝui ĉiujn muzikistojn ĉi tie  kaj tiujn de la unuaj tagoj ĉi tie

🇺🇦 Ankoraŭ 1600 EUR sendita al Ukrainio februare!  🇺🇦

Ni jam ekde 2022 sendis monon al ukrainaj esperantistoj trafitaj de la milito. Ĉi-foje la 1600 EUR venis de privataj donacoj al la Esperanto-teamo. Ni  plusendas al fidataj ukrainaj esperantistoj, kiuj ĉifoje decidis disdoni la monrimedojn por la problemoj kiel: detruiĝo de domoj pro bombardado, manko da kuraciloj, financaj malfacilaĵoj pro perdo de familianoj.

Ankaŭ vi povas kontribui, disdividante nian peton pri helpo: mallonge.net/ukrainio  🙏

😎Ni kreis facebook-okazaĵon – trovu ĝin ĉi tie kaj aliĝu por montri al viaj amikoj!

📱 Ni informas ankaŭ telegrame – sekvu nian kanalon Roskilde Festivalo (klak’!) og RF anoncoj (klak’!).  Tie ni ankaŭ publikigas novaĵojn kaj multe uzas ĝin dum la festivalo (ekzemple por anonci pretan tagmanĝon 😀 ).

La organiza teamo bezonas apogon de helpantoj! 🤝 

Por utiligi vian emo kunfari ion mojosan, vi povos tute libervole alpreni unu aŭ pliajn rolojn en nia Esperanto-Teamo, laŭ via sperto, energio kaj disponeblo, ekzemple:

📷 Fotanto 🎬 Filmkreanto

👋 Bonvenulo 👂 Konfidulo

🏳️ Flagulo 🧑‍🎓 Instruisto

🌻 Beliganto 💬 Telegramisto

Ni sendos apartan mesaĝon por pridemandi vin ĉu iuj roloj allogas vin, kaj ĉu vi emas plie partopreni la organizadon. Ĉia helpo, ĉiam bonvenas! 

Sekvaj paŝoj en preparado?

Ĉu estas io urĝa por fari nun? Ne – simple atendu novaĵojn de ni. La laborskipojn vi rajtos elekti pli-mapli komence de majo. Ni pretigas por vi la horaron ĝuste nun! 🕑

Ni restu en kontakto!

Kore,

La organiza teamo

🇩🇰

Roskilde nærmer sig, og vi glæder os sindsygt meget !!!

🥳 🎶 Der er nogle helt forrygende navne på listen, såsom Ardige Ardit, D1MA, Mø, Olivia Rodrigo, Stormzy og Nine Inch Nails og mange andre. Se programmet på roskilde-festival.dk/program .

🧡 Da vi er fyldt op, og har en del på venteliste, så skriv til os hvis du alligevel ikke kan komme. Så gør du en af dem, der er på vores venteliste virkelig glad.

🇩🇰  Vi elsker det neutrale, let lærte sprog, esperanto, vi benytter det som arbejdssprog, og størstedelen af vores deltagere taler det også, men alle sprog er velkomne – og du, der ikke taler esperanto, er selfølgelig lige så velkommen. 

Al vigtig information bliver oversat til jer – og vi afholder et lynkursus i esperanto til de af jer, der gerne vil lære at tale det.

 🇺🇦 11000 kr sendt til Ukraine i februar!

Vi har sendt penge til ukrainske esperanto-talende, der er berørt af krigen siden 2022. Denne gang kom de 1600 EUR fra private donationer. Vi videresender det til via betroede ukrainske esperantotalende, som denne gang viderefordelte midlerne til problemer som: ødelæggelse af huse på grund af bombning, mangel på medicin, økonomiske vanskeligheder på grund af tab af familiemedlemmer.

Læs mere på: mallonge.net/ukrainio  🙏

📱 Vi holder jer primært opdateret via Telegram – vi har en kanal til vigtige meddelser og en anden til løs snak og beskeder under festivalen (for eksempel at maden er klar i basen). Adgangskoden er det sprog vi taler – Esperanto.

Med orange hilsner,

Esperantoholdet

Novaĵletero / Nyhedsbrev #1 RF’25

Dansk nedenfor

Karaj Roskildemuloj!

Dum la vetero en Danio estas sufiĉe griza kaj nebula ⛅🌫️, ni prezentas al vi klaran kaj kor-varmigan vizion de la Roskilde Festivalo 2025 🌞, do legu sube pri la plej freŝaj novaĵoj! 👇

RF’25 kun Roskilde Esperanto-teamo jam konfirmita! La diligenta, fidinda teamo 💪, kiun ankaŭ vi kunkreas, ĵus estis garantita lokon kaj rolon en la venonta festivalo. 👏 🎉

En 2024 la lokoj en la teamo pleniĝis rekorde frue! 📅 Kaze de trosukceso en 2025, ne atendu ĝis la lasta minuto ⏱ aliĝu jam nun por 2025! 

RF’24 restas en nia koro. Gratulon al ni ĉiuj, kiuj tiel bele montris al la festivala publiko, ke Esperanto funkcias ne nur kiel lingvo, sed ankaŭ komunumo de mojosaj, helpemaj homoj! 💚

Grandan dankon al tiuj, kiuj sendis sian retrokuplon en la postfestivala evaluado. 📝 Ni certe daŭrigos tion, kion vi plej ŝatis👍: unikan esperantan etoson, bongustan manĝon, ekskursojn, senpagecon, helpemon. Vetero estas sendependa de ni, sed… estas malverŝajne, ke pluvos denove same multe! ☔😅 (ĝi estis la plej pluva festivalo ekde 2007). Ni analizis ankaŭ la “kialojn por ne veni” kiuj dependas de ni kaj jam eklaboris i.a. por kreskigi la komforton de la paŭzejo. 🤗

Unuaj 28 artistoj anoncitaj! 🌟 Ĉe RF’25 ludos interalie: Stormzy, Arca, Fontaines D.C., Beth Gibbons, Electric Callboy, Mø. Tio estas apenaŭ komenco, sekvu la novaĵojn pri pliaj steluloj!

Ni daŭrigas nian subtenon al Ukrainio.  🇺🇦 Por la plejmulto de vi ĝi estis grava afero, laŭ la retrokupla enketilo. Ni kolektis jam sume 10 000 EUR dum tri jaroj de kolektado kaj restas en daŭra kontakto kun reprezentantoj de Ukrainiaj esperantistoj, kiuj disdividas la monon por la plej urĝaj kaj gravaj homaj bezonoj, kiuj rezultis pro la milito. Kontatiĝu kun la detaloj ĉi-tie: https://mallonge.net/ukrainio.  Dankon pro la ĝisnuna kaj onta subteno! 🙏

Roskilde en Esperantujo. 

Renkontu nin ĉe:

JES (Junulara Esperanto-Semajno) en Belgio – Jakobo prezentos nian grupon kaj ludigos kelkajn amuzajn kantojn pri Roskilde, kiun li kreis helpe de AI. 🎶 🤖

EventaServo – marku vian partoprenon kaj sciigu viajn amikojn pri la evento! 

Via aranĝo – se vi partoprenos ion mojosan ni estas eterne dankemaj se vi povus prezenti nian eventon kaj eble eĉ pendigi nian afiŝon.

Restu kun ni en kontakto per nia telegramgrupo, kie ni diskutas ankaŭ pri festivalaj novaĵoj. 😊

Kore via,

Roskilde Esperanto-Teamo

🇩🇰  🇩🇰  🇩🇰

Hej allesammen!

Mens vejret i Danmark er gråt og tåget ⛅🌫️, kommer en klar og hjertevarm hilsen fra Esperantoholdet på Roskilde Festival 🌞, så læs med herunder for de seneste nyheder! 👇

Der kommer en RF’25 med Roskilde Esperantoholdet! Det dedikerede, pålidelige team 💪, som også du er med til at skabe, har netop sikret en plads og en rolle i den næste festival. 👏 🎉

I 2024 blev pladserne på holdet besat på rekordtid! 📅 

Derfor – vent ikke til sidste øjeblik ⏱ tilmeld dig for 2025 allerede nu!

RF’24 er i vore hjerter. Tillykke til alle os, der så smukt viste, at esperanto ikke kun fungerer som et sprog, men også som et fællesskab af seje, hjælpsomme mennesker! 💚

En stor tak til dem, der har givet deres feedback i evalueringen efter festivalen. 📝 Vi vil helt sikkert fortsætte det, du bedst kunne lide👍: unik stemning, lækker mad, udflugter, og at vi hjælper hinanden. 

Vejret kan vi ikke styre, men … det er ret usandsynligt, at det regner så meget igen! ☔😅 (det var den vådeste festival siden 2007). En kæmpe tak til vores seniorer Elisabeth, Lene og Mogens. I reddede os allesammen gang på gang, ved at varsle når regnen kom. 🙏 

Vi har også læst jeres “årsager til ikke at komme” os og er allerede begyndt at arbejde på bl.a. for at øge komforten i pauseområdet. 🤗

Navnene på de første 28 kunstnere er allerede afsløret! 🌟 På RF’25 spiller blandt andet: Stormzy, Arca, Fontaines D.C., Beth Gibbons, Electric Callboy og Mø.! Det er kun begyndelsen, følg med for flere stjernenyheder!

Vi fortsætter vores støtte til Ukraine. 🇺🇦 For de fleste af jer var det en stor ting, ifølge feedbackundersøgelsen. Vi har sendt i alt 10.000 EUR i løbet af tre år og er i løbende kontakt med ukrainere, der fordeler pengene til de mest presserende basale materielle behov. Se https://mallonge.net/ukrainio. Tak for tidligere og fremtidig støtte! 🙏

Hold kontakten med os gennem vores telegram-gruppe, hvor vi også diskuterer festivalnyheder. 😊

Novaĵletero / nyhedsbrev #3

Ni renkontiĝas post 29 tagoj! – antaŭ-alvena novaĵletero de Roskilde Esperanto-Teamo

Kara baldaŭa partoprenonto,

Roskilde Festivalo komenciĝas jam post monato, do ja venas tempo por doni al vi kelkajn lastajn informojn antaŭ vi komencos paki vin kaj vojaĝi al Roskilde:

  • ni preparis informpakaĵon, en kiu ni kolektis informojn gravajn por via kunestado dum RF. Eble vi jam scias multe kaj faris ĉion necesan por veni, sed bonvolu tralegi ĝin por ne maltrafi ion gravan!

 —- INFORMPAKAĴO DE ROSKILDE ESPERANTO-TEAMO 2024 —-

  • tiuj, kiuj aliĝis ĝis fino de marto rajtas ricevi senpagan t-ĉemizon. Ni scias ke parto de vi jam havas ĝin kaj ŝajne ne bezonas la sekvan, kaj ni ĉiuokaze bezonas scii deziratan de vi grandecon, do ni petas – en respondo al tiu ĉi retmesaĝo konfirmu ke vi volas ricevi t-ĉemizon kaj en kiu grandeco
  • sciante, ke vi elbe havas demandojn aŭ vi simple ŝatus ekkoni aliajn teamanojn de la teamo, ni organizas retan renkontiĝon ĉi-dimanĉe, 2an de Junio, je 21.00. —Ligilo troviĝas ĉi tie—

Jen ĉio – se bezonatas urĝa kontakto kun ni – organiza teamo ĉiam disponeblas retpoŝte aŭ per nia telegrambabilejo.

———-

Vi ses om 29 dage! – nyhedsbrev før ankomst, fra Roskilde Esperantohold

Kære kommende deltager,

Roskilde Festival starter om en måned, så det er ved at være tid til at give dig lidt sidste information, inden du begynder at pakke og rejse til Roskilde:

  • vi har udarbejdet en informationspakke, hvori vi har samlet information, der er vigtig for din sameksistens under RF. Du ved måske allerede en masse og har gjort alt det nødvendige for at komme, men læs det gerne igennem, så du ikke går glip af noget vigtigt!

  —- ROSKILDE ESPERANTOHOLD 2024 INFORMATIONSPAKKE —-

  • de, der har tilmeldt sig indtil udgangen af ​​marts, har ret til en gratis t-shirt. Vi ved, at nogle af jer allerede har det og ikke ser ud til at have brug for den næste, og vi skal alligevel kende den størrelse, du ønsker, så venligst – som svar på denne e-mail bekræft, at du ønsker at modtage en t-shirt og i hvilken størrelse. 
  • har du spørgsmål, eller vil du måske bare gerne vil lære os eller de andre på holdet lidt at kende på forhånd, så kom til onlinemøde på søndag den 2. juni kl. 21.00. —Link findes her—

Hvis der er behov for akut kontakt med os – er vi altid tilgængelige via e-mail eller vores telegramchat.

Novaĵletero / Nyhedsbrev #2 RF’24 

Dansk nedenfor

Hej Roskildemuloj!

💥Tempo galopas kaj restas 140 tagoj ĝis nia festivala kunveno!  Intertempe, preparado progresas kaj ankaŭ ni senĉese laboras por RF’24. 

Jen lastaj novaĵoj, progresoj kaj anoncoj:

🥳🇩🇰

🎶Listo de artistoj plilongiĝas! Lastatempe anoncitaj estis interalie Jungle, Skrillex, Khruangbin, Foo Fighters, Aurora, PJ Harvey, Roisin Murphy kaj pluraj aliaj! Plena ludlisto troveblas kiel ĉiam ĉe roskildefestival.dk

🧡Al nia teamo aliĝis jam 20 (el 60) personoj!  Se vi planas veni, aliĝu frue, ĉe https://roskildefestivalo.wordpress.com. Baldaŭ post via plenumo de aliĝilo vi ricevos retmesaĝon kun instrukcioj pri sekvaj paŝoj. 

Memorige: Via frua aliĝo ebligos ankaŭ fruan elekton de viaj deĵoroj por ne maltrafi viajn plej ŝatatajn aliĝojn kaj vi helpos al ni pli bone organizi nian teamon.

😎Ni kreis facebook-okazaĵontrovu ĝin ĉi tie, aliĝu kaj invitu viajn amikojn!

📱 Ni informas ankaŭ telegrame – sekvu nian kanalon RF anoncoj (klak’!).  Tie ni ankaŭ publikigas novaĵojn kaj multe uzas ĝin dum la festivalo (ekzemple por anonci pretan tagmanĝon 😀 ).

En 2024 nia profito iras al humanitara helpo por Palestino – kaj ni daŭre subtenas Ukrainion!

🇵🇸  Ni decidis, ke nia profito en 2024 iros rekte al palestinaj viktimoj de la konflikto en Gazao. Kiel nia helpo al Ukraino, la helpo estos por nemilitaj celoj. Ĉar nia ekonomia surpluso estos almenaŭ 2000 EUR ni decidis jam urĝe tuj sendis tiun monsumon. 

 🇺🇦  Ni daŭre subtenas Ukrainion kaj sendas almenaŭ 2000 EUR en 2024 el nia ŝparita mono por helpi al ukrainaj esperantistoj. 

Vi povas sekvi la helpon ĉi tie: https://2075.com.ua/helpo-al-ukrainio/ . Ekzemplo de helpo povas esti

  • pro militokupado havas detruojn en la domo (rompitaj fenestroj kaj pordoj)
  • perdis hejmon pro militokupado (apud Donecko, aliaj en ekzemple Berdjansko kaj Luhansko), kaj nun devas lui modestan loĝlokon en alia parto de Ukrainio, kaj ne havas konstantan laboron
  • multaj havas ekonomiajn problemojn – vivas nur de ege modesta ŝtata subteno/pensio (de 50-150 EUR) kaj ne povas pagi ŝuldojn, ekzemple oni volas malkonekti de hejtado pro ŝuldoj
  • multaj havas problemojn pri sano kaj elspezojn pri kuraciloj

Ni serĉas pliajn subtenantojn! Vi povas sendi monon per PayPal al roskildefestivalo@gmail.com aŭ IBAN DK1684010001557778 (MEKUDK21) – skribu aŭ “Ukrainio” aŭ “Palestino”. Ni garantias ke la mono iros nur al pacaj celoj. Dankon 🙏 

🤝 Ni (organiza teamo) ĝoje laboras por organizi Esperanto-teamon de multaj jaroj. Tamen okazas ke pro personaj cirkonstancoj (foje feliĉegaj kiel ekzemple naskiĝo de bebo por unu el ni!) iu devas rezigni de nia tutjara, volontula laboro. Pro tio ni serĉas novan anon de organiza teamo! Kion vi ricevas kiel membro de nia mojosa organiza teamo?

  • multo da kontentigo pri organizado de nia aranĝo 😀 sed ankaŭ valora sperto pri kunorganizado de evento
  • pli granda influo al organizado de tuta nia iniciato (ekz. kundecidi kiujn projektojn subteni per nia mono, kiel Palestinon kaj Ukrainion)
  • repago de kostoj rilataj al via agado (interalie ankaŭ viaj vojaĝkostoj al la festivalo!)

Pri kiaj taskoj temas? Ĉefe reklamado kaj reta mastrumado de aliĝoj ĝis komenco de festivalo – nenio aparte malfacila kaj temporaba, ĉiam depende de viaj emo kaj kapablo; kompreneble ni taŭge enkondukos vin kaj ĉiam subtenos vin. Ni kalkulas je vi! Se vi ŝatus engaĝiĝi pli, skribu al ni retmesaĝe aŭ en Telegramo. 

Se vi havas demandojn aŭ ŝatus diskuti pri supraj novaĵoj, ni instigas vin fari en nia telegramgrupo. Ankaŭ vidu nian unuan novaĵleteron, ĝi estas plena de informoj.

Ni restu en kontakto!

Kore,

La organiza teamo

🇩🇰🇩🇰🇩🇰

Roskilde nærmer sig, og vi glæder os sindsygt meget !!!

🎶

Der er nogle helt forrygende navne til listen, såsom Jungle, Skrillex, Khruangbin, Foo Fighters, Aurora, PJ Harvey, Roisin Murphy og mange andre.

🧡

Vi er allerede over 20 (ud af 60) deltagere. Derfor meld dig til i god tid, jo tidligere du melder dig til, jo større er mulighederne for at vælge præcist de vagter du ønsker – og du gør også vores arbejde en del lettere

🥳 🇩🇰

Spred Roskilde-stemningen! Bliv ambassadør og tag dine venner med i 2024. Vi sætter telte op til jer alle i frivilligcamping, så I har jeres egen luksus teltlejr i rolige omgivelser – og vi sørger for, at I så vidt muligt får vagter sammen.

Vi elsker esperanto og benytter det som arbejdssprog, men du og dine venner, der ikke taler esperanto, er  alligevel meget velkomne til at melde jer som frivillige. Al vigtig information bliver oversat til jer, og vi afholder lynkurser på stedet hvis I sku få lyst til at lære det.

🇵🇸   🇺🇦

Vores overskud går til humanitær hjælp til Palæstina og vi støtter Ukraine

Vi har besluttet at vores overskud i 2024 går direkte til palæstinensiske ofre for konflikten i Gaza.

Ligesom vores hjælp til Ukraine vil hjælpen være til ikke-militære formål. Det er grundet i det, at idéen bag vores fælles sprog, Esperanto, er fred, ligeværdig kommunikation mellem mennesker og fælles forståelse — om det så er mellem muslimer og jøder, russere og ukrainere eller nogle helt andre.

Vi har allerede sendt 2000 EUR afsted til mad og fornødenheder til Gazastriben, og regner med og håber på at sende meget mere, afhængig af vores overskud og bidrag.

🇺🇦 Vi fortsætter med at støtte Ukraine og sender mindst 2000 EUR i 2024 fra vores opsparing for at hjælpe ukrainske esperantister.
Du kan følge hjælpen her: https://2075.com.ua/helpo-al-ukrainio/ . De der får hjælp har f.eks.

  • fået ødelagt dele af deres hjem (f.eks. knuste vinduer og døre pga bombardementer)
  • mistet deres hjem til besættelsen (bl.a. nær Donetsk, andre i f.eks. Berdyansk og Luhansk), og må ny leje et beskedent opholdssted i en anden del af Ukraine, og har ikke et fast arbejde
  • mange har økonomiske problemer – ældre lever f.eks. kun af en yderst beskeden statsstøtte/pension (på 50-150 EUR), og står til at få afbrudt varme, vand og el fordi de ikke kan betale
  • flere har helbredsproblemer og lægeudgifter er steget meget

Vi søger flere, der vil støtte – via PayPal til roskildefestivalo@gmail.com eller IBAN DK1684010001557778 (MEKUDK21) – skriv enten “Ukraine” eller “Palæstina”. Vi står selvfølgelig inde for, at pengene kun vil gå til fredelige formål 🙏 🙏 🙏

Tjek også vores første nyhedsbrev hvis du missede det – det er proppet med info som vi ikke gentager her.

Med orange hilsner,

Esperantoholdet

Novaĵletero / Nyhedsbrev #1 RF’24 

Dansk nedenfor

Karaj!

Roskilde Festivalo 2023 antaŭ longe pasis kaj ni jam laboras por rerenkontiĝi en 2024. Ni havas multajn novaĵojn post la pasinta kaj antaŭ la sekva Roskilde, do sekvu sube! 👇

RF’23 iĝis historio. Grandan dankon pro komuna laborego kaj amuziĝo ĉi-jare! Ni konsideras ĝin tre sukcesa kaj plena je neforgeseblaj spertoj, kaj nia teamo konsistis el rekorde granda nombro de  56 mojosuloj! Revenu kun ni al tiuj amuzegaj tagoj per nia komuna fotoalbumo de RF 2023.  🧡

Ni daŭrigas nian subtenon al Ukrainio. Jam sekvan jaron ni donacis ŝparitan monon de nia buĝeto por helpi al Ukrainaj Esperantistoj en bezono, suferantaj pro Rusia invado. Ĉi-jare ni kolektis kaj transdonis 2700 eŭrojn. La mono estas uzata por plenumi bazajn materialajn bezonojn (kiel ekz. ripari rompitajn fenestrojn, aĉeti medikamentojn ktp.). Ni ankaŭ subtenis per 300 eŭroj nian rusan amikinon, kiu malsubtenis la rusan invadon, devis migri kaj bezonis helpon por realigi ŝian edukan agadon.  Ĉio-ĉi ne sukcesus sen via partopreno, do denove dankon al ĉi-jaraj teamanoj! 🇺🇦

Pri nia agado aperis artikolo en Libera Folio, kiun ni rekomendas legi!

RF 2024 atendas nin – la aliĝilo jam malfermita! Klaku ĉi tie por aliĝi, vizitu ankaŭ nian refreŝigitan retpaĝon por trovi pliajn informojn. Memorige – jen kial indas aliĝi frue kaj ne prokrasti tion:

  • aliĝante ĝis 31.03.2023 vi ricevos senpagan, mojosan t-ĉemizon de Roskilde-Esperanto Teamo!
  • ju pli frue vi aliĝas, des pli frue vi povas elekti viajn deĵorojn kaj certigi, ke vi liberos dum koncertoj de viaj plej ŝatataj artistoj 🎶
  • Frua aliĝo faciligas ankaŭ organizadon de karavanoj – se vi ŝatus veni kun aliaj teamanoj, amuze kaj malmultekoste, menciu tion en kampo ‘rimarkoj’ de la aliĝilo kaj ni klopodos organizi karavanon! 🚌 Laŭplane denove veturos buskaravano de Pollando tra Germanio. Aliaj direktoj estas konsiderotaj laŭ via intereso, precipe se vi volus veni grupe kun amikoj.
  • la organiza teamo laboras tutan jaron por krei bonegan sperton, do ju pli fure vi aliĝos, des pli bone ni povos plani kaj pretigi ĉion por RF 2024. Ni antaŭdankas pro via kompreno! 🙂

Ni ankaŭ petas vin marki vian partoprenon ĉe EventaServo – ne forgesu inviti ankaŭ viajn amikojn! 😉 

Jen programeroj por 2024, kiujn vi certe ŝatos:

Permakulturo – la alternativa agrikulturado. Vizito al la bieno de Michael kaj Victoria (nova programero!)

Ekskurso al Kopenhago kaj vizito al Kristianio

Spektado de la Nuda Kurado en Dream City

Ni invtias vin proponi proprajn programerojn por fari nian aranĝon eĉ pli etosoplena!

Venu aŭskulti kaj babili pri Roskilde! dum Virtuala Kongreso de Esperanto okazos prelego pri Roskilde festivalo. Ĝi estos okazo por aŭskulti pri RF ĝenerale kaj pri nia Esperanto-teamo specife, pri la pasintjara aranĝo kaj planoj por 2024. Ĉiuj bonvenas aliĝi kaj aktive partopreni – rakonti pri viaj spertoj aŭ veni kaj demandi/babili kun ni! Virtuala Kongreso de Esperanto okazos ekde la 23-a ĝis 26-a de novembro 2023 per reta platformo https://vk.esperanto.net/2023/  (detala dato de la prelego aperos baldaŭ). Partopreno estas senpaga por membroj de UEA/TEJO. 

Ni jam konas unuajn artistojn de RF2024! Ili estas interalie: Kali UchisPJ HarveyRomyTainy kaj Blondshell. Restu kun ni en kontakto per nia telegramgrupo, kie ni diskutas ankaŭ pri festivalaj novaĵoj. 🙂

Reklamkampanjo – dissemu la Roskilde-etoson en via loko! Ankaŭ vi povas fariĝi ambasadoro de nia grupo. Por tio ni pretigis mallongan prezentaĵon, kiun vi rajtas libere uzi por reklami la aranĝon inter Esperantistoj kaj aliaj interesitoj.

Kore via,

Roskilde Esperanto-Teamo

🇩🇰🇩🇰🇩🇰

Hej!

Roskilde Festival 2023 var historisk! En kæmpe tak for alt det hårde arbejde og hygge sammen! Vi synes det var meget vellykket og fyldt med uforglemmelige oplevelser, og vores team bestod af et rekordstort antal på 56 seje mennesker! Kom i sommerhumør igen med vores fælles fotoalbum af RF 2023🧡

Vi arbejder allerede på at vi kan mødes igen i 2024 – og har en masse nyheder, så følg med herunder! 👇

Vi fortsætter vores støtte til Ukraine. Vi har samlet ind og spinket og sparet på vores budget for at hjælpe mennesker i nød på grund af den russiske invasion. I år blev det til 2700 euro, der bruges til at dække basale materielle behov (såsom at reparere knuste ruder, købe medicin osv.). Vi har også hjulpen en russer, som ikke støtter invasionen og derfor havde brug for hjælp til at komme ud af landet, med 300 euro til billetten. Intet af dette ville være muligt uden din deltagelse, så endnu en gang tak til dette års deltagere! 🇺🇦

Der er lige kommet en artikel i Libera Folio, som vi anbefaler at læse! (her er dansk oversættelse)

RF 2024 venter på dig – tilmeldingsformularen er allerede åben! Klik her for at deltage, besøg også vores opdaterede webside for mere info 

Derfor er det er værd at melde sig tidligt til:

  • jo før du tilmelder dig, jo længere foran i køen kommer du, når der skal vælges vagter. Når koncertprogrammet offentliggøres lader vi dig være førstevælger, så du kan være sikker på, at du har fri under koncerter med dine yndlingskunstnere 🎶
  • når du tilmelder dig indtil 31.03.2023 modtager du en gratis, sej Roskilde Esperanto Team t-shirt! 
  • arrangørteamet arbejder hele året på at skabe en god oplevelse, så jo hurtigere du er med, jo bedre kan vi planlægge og gøre alt klar til RF 2024. Vi takker på forhånd for din forståelse! 🙂

Vi kender allerede de første kunstnere af RF2024! De er blandt andet: Kali UchisPJ HarveyGilli, RomyTainy, Blondshell og Kind mod Kind. Hold kontakten i vores telegramgruppe, hvor vi også diskuterer festivalnyheder.🙂

Spred Roskilde-stemningen! Bliv ambassadør og tag dine venner med i 2024. Vi sætter telte op til jer alle i frivilligcamping, så I har jeres egen luksus teltlejr i rolige omgivelser – og vi sørger for, at I så vidt muligt får vagter sammen.

Vi elsker esperanto og benytter det som arbejdssprog, men du og dine venner, der ikke taler esperanto, er  alligevel meget velkomne til at melde jer som frivillige. Al vigtig information bliver oversat til jer, og vi afholder lynkurser på stedet hvis I sku få lyst til at lære det.

Med orange hilsner,

Esperantoholdet

Novaĵletero #3 RF 2023

Karaj!

Restis kvar semajnoj ĝis Roskilde! Baldaŭ ni rekontiĝos kaj denove estos mojose!

(if you can’t understand Esperanto yet, Google translate will surely help you out – it has learned a lot lately and has become almost flawless! 😉

Gravaj informoj

  1. Formalaĵoj

Kontrolu, ĉu vi faris ĉiujn paŝojn el la listo. Memoru, ke:
– post la aliĝo per Google forms necesas ankaŭ registriĝi en People
– vi devas mem mendi lokon en la volontula tendaro, kie ni loĝas (ni rekomendas!), en People.

Se aperos teknikaj defioj, kontaktu nin rekte per retmesaĝo aŭ ĉe Telegramo, ni kutime respondas rapide. 😊

Informa Pako EO

  1. Deĵoroj: Ŝanĝu unu el viaj deĵoroj al 16-24 aŭ 20-04.

Ni bezonas vian helpon! Tre mankas homoj kiuj deĵoras dum la vesperoj ĵaŭde, vendrede kaj sabate!

Pro tio ni petas ke ĉiuj prenu almenaŭ 1 vesperan deĵoron (16-24 aŭ 20-04 dum ĵaŭdo, vendredo aŭ sabato), … kaj ni estos tre dankemaj al tiuj kiuj prenos 2 vesperajn deĵorojn aŭ eĉ pli ❤️❤️

Vi povas denove (re)elekti ĉe roskilde.heap360.com (skribu se vi havas problemojn aŭ dubojn, por ke ni solvu kune).

  1. Karavano

Ni havas jam 7 personojn volontajn por 9-persona buseto de Pollando tra Germanio al Danio. Tio signifas, ke restis ankoraŭ 2 liberaj lokoj! Kun demandoj skribu rekte al la organizanto, wojciech.oreszczuk@gmail.com.  

Nia decido: Ĉiu partoprenanto pagos nur 70 € (po 35 € por direkto). La reston pagos ni!

Planata itinero por nun:

Varsovio-Poznano-Berlino-Lübeck-Roskilde

  1. T-ĉemizoj

En Telegram-enketilo demokratie venkis la projekto kun la fadena vizaĝo en sceneja ĉapelo. 

Se vi aliĝis ĝis la 30-a de Aprilo (laŭ Google forms), vi ricevos t-ĉemizon senpage. Se ne, daŭre estos ŝanco aĉeti ĝin surloke kontraŭ ĉ. 12 EUR, ĉar ni mendis pli. 😊

  1. Subteno por Ukrainio

Pasintjare ni kolektis kaj subtenis finance ukrainajn esperantistojn trafitajn de milito, per entute 1248 EUR! La mono estis uzata nur por urĝaj personaj, nemilitaj celoj – ekzemple riparado de damaĝitaj fenestroj. 

Ĉi-jare ni denove sendos nian profiton al la viktimoj de la Putina agreso… sed ni decidis subteni ankaŭ rusajn kontraŭmilitajn esperantistojn, kiuj troviĝas en malfacila situacio pro la konflikto. Kontaktu nin se vi scias pri iuj!

Ni invitas vin kontribui per pago al nia paypal konto roskildefestivalo@gmail.com kun subskribo ”subteno por Ukrainio”. Ni transdonos la monon al la bezonantoj post la festivalo.

  1. Preparado

Se vi ankoraŭ ne vere konas Esperanton, la lastaj 4 semajnoj estas bona ŝanco por konatiĝi kun la bazo de la lingvo. Vi havos jam baldaŭ unikan ŝancon ekzerci ĝin kun ni ĉiuj! La plej grandaj, rekomendindaj, senpagaj retaj lerniloj estas la kursoj ĉe:

Duolingo.com (de la angla)

Lernu.net (de ĉ. 40 lingvoj, inkl. la danan, polan, ĉeĥan)

  1. Biletoj kaj informoj kion fari surloke en Roskilde

Jen instrukcio pri alveno.

  1. Virtuala antaŭRoskilda Festivalo!

Ĉu vi havas aliajn demandojn – aŭ volas simple vidi, aŭ revidi? 

Tiukaze vi venu al nia komuna antaŭroskilda virtuala kunveno! Ĝi okazos la 12-an de Junio ĉe Google Meet: meet.google.com/xmq-qcjt-ygj.

Ni parolos en Esperanto inter la 20a kaj 21a horo. Ĉiuj bonvenas, ankaŭ se vi ne certas ĉu vi povas veni ĉi-jare 🙂 

Se vi ne parolas Esperanton, vi venu post la 21a horo kun viaj demandoj.

Kore via
Roskilde Esperanto-Teamo

Novaĵletero #2 RF 2023

Karaj!

Venis majo, multaj feriumas pro Tago de la Laboristaro, dume en Roskilde brilas suno, ĉio verdiĝas kaj disfloras floroj. 🌞

Ankaŭ nia preparado al Roskilde Festivalo 2023 iras en bona direkto! Legu kaj sekvu la gravajn informojn, por ke ni povu jam post malpli ol 2 monatoj kune ĝui la feston. 😊

Gravaj informoj:

  1. Elektu la deĵorojn

La koncerta horaro estas jam publika – kaj ankaŭ nia deĵorplano estas preta! Jen instrukcio por elekto de deĵoroj paŝo post paŝo.  Ĉar vi estas unu de la fruaj aliĝintoj, vi havas multe da elektebloj. Ne hezitu elekti viajn prioritatajn deĵorojn ĝis la aliaj okupos ilin! Kompreneble, eblos poste negocii interŝanĝon, se ĉiuj konsentos je ĝi.

  1. Mendu lokon en la volontula tendaro (se vi volas):
  1. Vi ne bezonas pagi deponmonon

Ni decidis ĉi-jare tamen rezigni pri ĝi por faciligi la aliĝadon. Tiuj, kiuj jam pagis (dankon, ni scias, ke ni povas kalkuli je vi!), rehavos la monon en la venontaj tagoj.

  1. Kontrolu aktualajn informoj

Jen aktualigita Informa pako 2023 kun ĉiuj necesaj informoj, ligiloj, ktp. Por certeco, trarigardu, ĉu vi trairis ĉiujn necesajn paŝojn.

  1. Pripensu alvenon kun karavano: 

Ni planas buskaravanon al Roskilde de orienta Pollando tra Germanio (legu pri tio en Novaĵletero #1). 

Aperis ankaŭ ideo komune reveturi post la festivalo de Roskilde al Nederlando. Se troviĝos pliaj interesitoj por tiu direkto, ni pripensos, kiel ni povus subteni tiun veturon.

Se vi interesiĝas pri iu ajn el tiuj direktoj, skribu de kie vi ŝatus iri karavane en la kampo ‘Rimarkoj’ de la aliĝilo aŭ kontaktu Wojtek de la organiza teamo (ĉu en nia Telegram-babilejo, ĉu retpoŝte ĉe wojciech.oreszczuk@gmail.com)

Ĝis baldaŭ!

Rokume,

Via Roskilde Esperanto-Teamo