(dansk nedenfor)
Karaj Roskildemuloj!
La vetero varmiĝas – ne mirinde, ĉar restas nur 84 tagoj ĝis ni renkontiĝos festivale! Kaj ni havas por vi porcion da varmigaj novaĵoj!
Jen kien iras la preparado:
—
Ni havos aldonan pordegon!
Ni sukcesis konvinki la festivalestrojn kaj ĉi-jare prizorgos aldone la apudan pordegon al la Volontula Vilaĝo! Do, ni bonvenigos ne nur la kutimajn festivalanojn, sed ridetos ankaŭ al niaj volontulaj kolegoj!
Pli da varieco kaj dinamiko atendas nin, do!
Ni kreskis!
Pro la delonge atendata aldona tasko nia teamo (aŭ ĉu ni jam rajtas diri teamego? ) kreskis ĝis la antaŭe nekredebla nombro de 76 mojosaj personoj, el kiuj duono estas esperantistoj! kaj el la resto, 25 lernos Esperanton dum la festivalo
Efektive la teamo jam plenas, do koran dankon al vi ĉiuj, kiuj disfamigis nian karan eventon inter viaj amikojn tra la mondo!
Malgraŭ ke ni estas plenaj, eblas daŭre aliĝi al la atendolisto kaj tamen havi grandan ŝancon por loko en la teamo, ĉar ĉiam kelkaj ankoraŭ liberiĝas antaŭ la festivalo – informu viajn amikojn, kiuj ankoraŭ ne aliĝis!
—
Pli kaj pli da artistoj venas! Krom la antaŭe konfirmitaj steluloj kiel inter alie Olivia Rodrigo, Stormzy kaj Nine Inch Nails, lastatempe anoncis sin ankaŭ 42 artistoj por ‘malgrandaj’ koncertoj dum la unuaj tagoj. Se vi havas Spotify, vi povas ĝui ĉiujn muzikistojn ĉi tie kaj tiujn de la unuaj tagoj ĉi tie.
—
Ankoraŭ 1600 EUR sendita al Ukrainio februare!
Ni jam ekde 2022 sendis monon al ukrainaj esperantistoj trafitaj de la milito. Ĉi-foje la 1600 EUR venis de privataj donacoj al la Esperanto-teamo. Ni plusendas al fidataj ukrainaj esperantistoj, kiuj ĉifoje decidis disdoni la monrimedojn por la problemoj kiel: detruiĝo de domoj pro bombardado, manko da kuraciloj, financaj malfacilaĵoj pro perdo de familianoj.
Ankaŭ vi povas kontribui, disdividante nian peton pri helpo: mallonge.net/ukrainio 
—
Ni kreis facebook-okazaĵon – trovu ĝin ĉi tie kaj aliĝu por montri al viaj amikoj!
—
Ni informas ankaŭ telegrame – sekvu nian kanalon Roskilde Festivalo (klak’!) og RF anoncoj (klak’!). Tie ni ankaŭ publikigas novaĵojn kaj multe uzas ĝin dum la festivalo (ekzemple por anonci pretan tagmanĝon
).
—
La organiza teamo bezonas apogon de helpantoj!
Por utiligi vian emo kunfari ion mojosan, vi povos tute libervole alpreni unu aŭ pliajn rolojn en nia Esperanto-Teamo, laŭ via sperto, energio kaj disponeblo, ekzemple:
Fotanto
Filmkreanto
Bonvenulo
Konfidulo
Flagulo
Instruisto
Beliganto
Telegramisto
Ni sendos apartan mesaĝon por pridemandi vin ĉu iuj roloj allogas vin, kaj ĉu vi emas plie partopreni la organizadon. Ĉia helpo, ĉiam bonvenas!
—
Sekvaj paŝoj en preparado?
Ĉu estas io urĝa por fari nun? Ne – simple atendu novaĵojn de ni. La laborskipojn vi rajtos elekti pli-mapli komence de majo. Ni pretigas por vi la horaron ĝuste nun!
Ni restu en kontakto!
Kore,
La organiza teamo

Roskilde nærmer sig, og vi glæder os sindsygt meget !!!
Der er nogle helt forrygende navne på listen, såsom Ardige Ardit, D1MA, Mø, Olivia Rodrigo, Stormzy og Nine Inch Nails og mange andre. Se programmet på roskilde-festival.dk/program .
Da vi er fyldt op, og har en del på venteliste, så skriv til os hvis du alligevel ikke kan komme. Så gør du en af dem, der er på vores venteliste virkelig glad.
Vi elsker det neutrale, let lærte sprog, esperanto, vi benytter det som arbejdssprog, og størstedelen af vores deltagere taler det også, men alle sprog er velkomne – og du, der ikke taler esperanto, er selfølgelig lige så velkommen.
Al vigtig information bliver oversat til jer – og vi afholder et lynkursus i esperanto til de af jer, der gerne vil lære at tale det.
11000 kr sendt til Ukraine i februar!
Vi har sendt penge til ukrainske esperanto-talende, der er berørt af krigen siden 2022. Denne gang kom de 1600 EUR fra private donationer. Vi videresender det til via betroede ukrainske esperantotalende, som denne gang viderefordelte midlerne til problemer som: ødelæggelse af huse på grund af bombning, mangel på medicin, økonomiske vanskeligheder på grund af tab af familiemedlemmer.
Læs mere på: mallonge.net/ukrainio 
Vi holder jer primært opdateret via Telegram – vi har en kanal til vigtige meddelser og en anden til løs snak og beskeder under festivalen (for eksempel at maden er klar i basen). Adgangskoden er det sprog vi taler – Esperanto.
Med orange hilsner,
Esperantoholdet
