Aliĝintoj

Listo de esperantaj aliĝintoj, kiun ni ĝisdatigas laŭeble frue – por ke vi povu vidi, ĉu ĉeestas viaj amikoj aŭ samlandanoj.

Plena, ĉiam ĝisdata listo troviĝas en la festivala volontula datumbazo People-vol., pri kiu vi ricevos instrukcion retpoŝte.

Nomo – Lando

Rasmus – Danio

Simono – Danio/Svedio

Jacob – Danio

Mariusz – Pollando

Gert – Brazilo/Danio

Agnieszka – Pollando

Kim – Danio

Frédéric – Germanio

Malene – Danio

(ĝisdatigita 02.09.2026)

Ankaŭ ne-esperantistoj valoras por ni

Laŭ nia kontrakto kun Roskilde Festivalo ni devas garantii, ke venos ĉ. 100 personoj. Por esti certa atingi tiun nombron, ni devas akcepti ankaŭ ne-esperantistojn.

Krome, ni bezonas kelkajn dan-parolantoj por nia volontula laboro. Ekzemple la gvidanto (la t.n. supervizoro) devas komuniki per radio kun la gvidantoj de la festivalo, por peri informojn kaj alvoki helpon, se necesas.

Do… Varbu do vin mem, viajn kolegojn, amikojn, malamikojn kaj kvazaŭamikojn. Kaj ili ankaŭ siajn. Ni ne postulas altan lingvonivelon, kaj ni organizetos esperantokursojn kaj privatan instruadon dum la pli trankvilaj matenaj horoj.

Esperanto estas nia plej ŝatata lingvo. Tiuj, kiuj ankoraŭ ne parolas ĝin, spertos, ke Esperanto funkcias kaj vivas. Samtempe ni zorgos, ke ĉiuj, sendepende de lingvonivelo, povas partopreni kaj amuziĝi.

7 thoughts on “Aliĝintoj

Lasi respondon